Ĝoukou

| Ĝoukou | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 466000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 9 026 015 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 755 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 38′ N, 114° 39′ O (mapo)33.62502114.6418Koordinatoj: 33° 38′ N, 114° 39′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 11961,04 km² (1 196 104 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ĝoukou, ĉine 周口, pinjine, Zhōukǒu, laŭ Wade–Giles: Chou-k'ou, laŭ poŝto: Chowkow estas prefektujnivela milionurbo kaj universitata urbo en provinco Henano, en Ĉina Popola Respubliko.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela loĝantaro estas 9 026 015 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝoukou situas sur ebenaĵo ĉirkaŭ 50 m alta super la marnivelo laŭ navigebla rivero. Ĝi kovras areon 11 959 km² kaj konsistas el 10 dividoj. Loha troviĝas 56, Suĉang 87, Kajfen 131, provinca sidejo Ĝengĝoŭo 154, Ŝanhajo 695, Pekino 714 km aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La riĉa historio kaj geografiaj avantaĝoj igis la areon unika urbo. Kiel imperiestra antikva ĉefurbo Ĝoukou portas profundan kulturan heredaĵon de Ĉinio. Kiel prefektujnivela urbego Ĝoukou estis kreita en 2000.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pro situo en ebenaĵo evidente la agrikulturo estas la plej grava (greno, kotono, oleo, viando kaj tabako). La industrio prilaboras la agrikulturaĵojn. Aparte famas la speciala kaprofelo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Ĝoukou havas po 2 universitatojn kaj altlernejojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La rivero donis senekzemplajn geografiajn avantaĝojn al Ĝoukou en la antikvaj tempoj, kiel havenurbo de la Centraj Ebenaĵoj. Ankaŭ nun la liverado okazas voje, fervoje kaj rivere.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas subtropika kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 779 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed de junio ĝis aŭgusto ofte pluvas, dum inter decembro-februaro malpli ofte pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C, ĝi varias inter 11-21 °C.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Petropavlo en Kazaĥio
en:Taió en Brazilo
Uberlândia en Brazilo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




