Ĝuĉe-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Ĉuĉeo-turo, omaĝe al Ĝuĉe-ideologio situas en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estis konstruita por celebri la 70-jariĝon de Kim Il-sung. La turo estas inter la plej signifaj memorigaĵoj de la urbo. Onidire Kim Il-sung mem proponis la konstruaĵon.

La turo situas en la orienta flanko de la urbo apud rivero, kontraŭe al Placo Kim Il-sung.

Ĝi estas 170 mentrojn alta, havas kvareĝan bazplanon kaj direkte al la pinto ĝi mallarĝiĝas. Konsistigas ĝin 25.550 blokoj de granito. Sur la pinto de la turo troviĝas 20 metrojn alta kaj 45 tunojn peza torĉo farita el metalo kaj lumigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]