Ĝula lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝula lingvo
lingvo • moderna lingvoetno
Mandea lingvaro
Parolantoj 2 700 000
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 dyu
  Glottolog dyul1238
Angla nomo Dioula
Franca nomo dioula
vdr

Ĝula lingvoDjula lingvo (JulaDioula; ISO 639-3 lingvokodo= dyu) estas niĝerkonga lingvo tre parenca al la bambara lingvo parolita en Eburbordo, Malio, Burkino, Gambio, Gvineo kaj Ganao. Kvankam ĝi estas la gepatra lingvo de proksimume 1 200 000 parolantoj, Ĝulo estas precipe uzata kiel lingvafrankao por komercaj interŝanĝoj en Okcidenta Afriko per proksimume 4 milionoj.

La diferenco inter la ĝula, la bambara kaj la malinkea (Malinké) estas fakte minimumaj, kaj laŭ la vidpunktoj povas nomi la saman lingvon en malsamaj areoj. La vorto ĝulo estas pli ofte uzata en Eburbordo kaj Gambio dum Bambaro estas preferata en Malio kaj Burkino.

Atentu, parolante pri la ĝula/diula, oni nepre emfazu ke temas pri lingvo, ĉar la Ĝulo estas ankaŭ komuna nomo por la tribo Malinkeoj.

Kelkaj vortoj [1][redakti | redakti fonton]

Esperante Ĝule
Jes hum
Ne
Bonan tagon A ni sogoma
Bonan vesperon A ni wula
Kiel vi fartas? Abe di
Mi fartas bone érè
Mi petas Sabari
Dankon A ni tché
Kiel vi nomiĝas? A togobé di
Mi ne komprenas Né ta mé
Kio estas tio? Ni mou yé
Mi malsatas Kogo binan
Mi soifas Dji kogo binan
Mi estas feliĉa Né doussou kadi
Mi estas laca Né siguè ni lo
Kie estas la necesejo? Gnèguin bi mi
Dekstre I bolognouma fè
Maldekstre I boloko fè
Kioma horo estas nun / Kiamas ? Waguati djouma lo bei
Estas la tria. 3 heures lobei
Unu Kélé
Du Dila
Tri Zaba
Kvar Hani
Kvin Dourou
Ses Woro
Sep Wolowula
Ok Ségui
Naŭ Konoton
Dek Tan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la vortareto Franco-Ĝulo far Sanou Maimouna: http://www.jeunessedumonde.qc.ca/voyage/langue/dioula/ Arkivigite je 2011-04-24 per la retarkivo Wayback Machine