Ĝumadian

| Ĝumadian | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 463000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 7 008 427 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 465 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 59′ N, 114° 2′ O (mapo)32.97729114.02528Koordinatoj: 32° 59′ N, 114° 2′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 15086,28 km² (1 508 628 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ĝumadian, per simpligita ĉina skribo 驻马店, per tradicia ĉina skribo 駐馬店, per pinjino Zhùmǎdiàn, laŭ poŝto Chumatien estas prefektujnivela milionurbo en provinco Henano en Ĉinio.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 vivis en la prefektujnivela milionurbo 7 008 427 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝumadian etendiĝas precipe sur montoj, montetoj kaj ebenaĵoj sur areo 15 083 km² kaj konsistas el dek dividoj. Loha troviĝas 66, Ĝoukou 92, provinca sidejo Ĝengĝoŭo 200, Ŝanhajo 728, ĉefurbo Pekino 797 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiuj lokoj estis loĝataj ekde la antikvaj tempoj, sed ili ne estis unuigitaj en ununuran administran strukturon ĝis antaŭ nelonge. En 1975 en parto de la areo katastrofo okazis pro digrompiĝo, kiu kaŭzis pli ol 150 000 viktimojn kaj senhejmigis pli ol 10 milionojn da homoj. La prefektujnivela milionurbo oficiale estis kreita en 2000.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La agrikultura branĉo kultivas precipe tritikon, maizon, arakidon, sezamon kaj tabakon. La plej granda fabriko produktas al la Ĉina Aerospaca Korporacio.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Sola universitato kaj 2 altlernejoj funkcias en Ĝumadian.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Ĝumadian estas facile alirebla voje, trajne kaj flugmaŝine.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika klimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. 4 apartaj sezonoj ŝanĝiĝas kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare pluvas po 925 mm, pli ol 60% de la jara precipitaĵo okazas de junio ĝis septembro. La areo ricevas 1 927 horojn da sunbrilo ĉiujare.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




