Ĝunija

| Ĝunija | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 102 221 (2012) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 33° 58′ N, 35° 37′ O (mapo)33.96972222222235.615555555556Koordinatoj: 33° 58′ N, 35° 37′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 20 m [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ĝunija, arabe جونيه estas urbego, marhaveno en la distrikto Keservano, en la Gubernio Keservano en Libano. La urbego estas ĉefurboj kaj de gubernio kaj de distrikto.

Demografio
[redakti | redakti fonton]Pri loĝantaro de Ĝunija mankas certaj informoj, sed plejparte oni taksas almenaŭ 100 000 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 16 km norde de Bejruto troviĝas Ĝunija laŭ la Mediteraneo. Ĝi kuŝas la la mallarĝa marborda ebenaĵo, sed etendiĝas al la montaj deklivoj.

Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de Ĝunija devenas de la fenicoj, tiam ĝi estis grava komerca centro. Tiutempe la haveno estis grava dum vintro, ĉar ĝi funkciis kiel sekura loko por ŝipoj velantaj suden al Biblos. Baldaŭ venis la romia kaj bizanca periodoj. Dum la mezepoka la havenurbo estis signifa islama bazo kun fortikaĵo, sed la loĝantoj restis kristanoj. Ankoraŭ meze de la 20-a jarcento la komunumo estis trankvila fiŝkaptista vilaĝo, sed poste proksimeco de Bejruto portis prosperon. Ekde 2017 Ĝunija estis levita gubernia ĉefurbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Multaj strandaj kafejoj, trinkejoj, noktokluboj kaj luksaj hoteloj portas enspezojn, se ne paroli pri la kazino. Ne hazarede Ĝunija estas konata, kiel la libana Montekarlo. La haveno estas ankaŭ bazo de la libana mararmeo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]La plej signifa lernejo estas la Maronita Universitato de la Sankta Spirito.
Religio
[redakti | redakti fonton]En 2014 el la registritaj balotantoj kristanoj estis 98%, el tio 71% estis maronitaj katolikoj, 9% grekaj katolikoj, 6 armenaj ortodoksuloj kaj 5% estis grekaj ortodoksuloj. Super Ĝunija sur malgranda monteto estas sidejo de la Patriarko de la Maronita Katolika Eklezio.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]La laŭmarborda aŭtovojo tuŝas Ĝunija. Kelkaj serpentaj vojoj trairas la montojn al interno de la lando. La haveno havas pramservojn. Al la montoj telfero trafikas ekde 1965.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĝunija havas varman mediteranean klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Csa). Jare averaĝe pluvas 726 mm, inter novembro-marto ordinare pluvas, sed inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 15-23 °C.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- muzeo
- festivalo
- kazino
- marborda strando
- glisparaŝutado
- proksime kristana pilgrimejo, ankaŭ arkeologia loko
- malnova bazaro
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




