Ĥabarovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥabarovsko)
Jump to navigation Jump to search
Ĥabarovsk
Khabarovsk church on top of a hill.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 680000–680150 [+]
Retpaĝaro www.khabarovskadm.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 616 242  (2017) [+]
Loĝdenso 1 609 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 135° 4′ O48.483333333333135.06666666667Koordinatoj: 48° 29′ N, 135° 4′ O [+]
Alto 72 m [+]
Areo 383 km² (38 300 ha) [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Situo de Ĥabarovsk
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khabarovsk [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ĥabarovsk (ruse Хабаровск) estas kosmopolita rusa urbo kaj la sola en la rusa fora oriento kiu neniam estis fermita por eksterlandanoj kaj neniel similas al la imago de Ruslando kiun eksterlandanoj kutime havas [1]. Ĝi estas la plej granda riverhaveno kaj situas sur la maldekstra flanko de la rivero Amuro ne tre for de la landlimo kun Ĉinio (Manĉurio).

Ĥabarovsk estas la ĉefurbo de Ĥabarovska regiono kaj de Ekstremorienta federacia distrikto.

La temperaturo balanciĝas inter -40 °C (vintre) kaj +40 °C (somere).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en 1858 kiel armea posteno, kaj estis nomita laŭ la rusia eltrovinto Erofej Ĥabarov. En 1872 estis kontruita riverhaveno. En 1880 la vilaĝo ricevis la statuson de urbo, kaj nomiĝis Ĥabarovka. Poste, en 1893, ĝis estis renomita Ĥabarovsk.

Fine de 19-a jarcento Ĥabarovsk estis la centro de komerco kun feloj.

Komence de 20-a jarcento ĝi fariĝis grava komerca centro de la Rusa Ekstremoriento, ankoraŭ videbla al la bele restaŭritaj brikaj komercaj domoj laŭlonge de la rivero kaj la lignaj domoj kiuj sukcesis tarvivi la turdoman arkitekturon iom ĉie prezenta en Rusio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto estis bone videbla siatempe, sed nuntempe ne plu. Al la plej fruaj pioniroj apartenis ankaŭ Fjodor Postnikov, komandinto de la tutmonde unua luftbalonfloto de kiu unu portis la esperantan nomon 'Espero', lia ĉevalo nomiĝis Esperanto kaj sur flanka muro de lia domo videblis grandegan verdan stelon. Post lia foriro al Usono, la movado velkis[2].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Rusa ortodoksa katedralo kun alteco de 83 metroj estas unue el la plej altaj en Ruslando.
Rusa ortodoksa katedralo kun alteco de 83 metroj estas unue el la plej altaj en Ruslando.

Kiel ĉie en Ruslando ankaŭ en Ĥabarovsk la urbocentro kaj la parkoj estas ŝtata prizorga tasko kaj respondeco kaj do bone flegataj, sed la duonpublika spaco (inkluzive de kortoj kaj ĉirkaŭ loĝejaroj) estas konsiderataj 'nenies' propraĵo kaj respondeco kiun ŝtataj servoj ne transprenas.

Pozitive estas ke multaj stratoj en Ĥabarovsk havas duoblan arbovicon kaj ie tie estas konservataj pecojn de la tajgo. La veturejoj en la urba avenuo Amurski estas disigitaj fare de longa parko kun multaj promenantoj kaj biciklantoj sur la malmultegaj bicklaj vojoj videblaj en Rusio [1].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Ĥabarovsk baziĝas sur grandindustrio, ferindustrio kaj metalprilaborado. En Ĥabarovsk funkcias stablproduktada uzino, ĥemi-farmacia uzino kaj naftreciklada uzino.

Gi orientiĝas multe pli sur la plej vibraj mondaj ekonomioj de ĝiaj najbaroj, Ĉinio kaj Usono, ol de Moskvo. Rimarkindas ke nuntempe en Ĥabarovsk sin instalis multegaj japanaj kaj koreaj firmaoj[1].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĥabarovsk havas internacian flughavenon kun flugoj al Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, sed ankaŭ regulaj flugoj al Nord-Koreio.

La transsiberia fervojo ligas Ĥabarovsk al Moskvo.

La urbo estas konektita al la Juda Aŭtonoma Oblast pere de 2,6 kilometroj longa ponto.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

  • loko: 48.33 Norde, 135.06 Oriente
  • horzono: GMT+10h/11h
  • loĝantaro: 606.300 (en la aglomeraĵo, en 2001)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Orient-siberia tajgo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 143-144, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
  2. Vera Chebotareva, Немногочисленные хабаровские знатоки универсального языка отмечают День эсперанто Статья полностью: Новости Хабаровска на (Kelkaj gespertuloj en la internacia lingvo de Ĥabaraovsk festas la internacian tagon de Esperanto, Dvhab.ru, la 26-an de julio 2017, alirite la 24-an de aŭgusto 2018.