Ĥabrohaŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥabrohaŭzo (nederlande: Gabber) estas nederlanda tipo de haŭzo. Ĝi devenas el la pli duraj haŭsvariantoj origine el Detroit kaj el Belgio (belga New Beat).[1] Ecoj de ĥabro estas rapidaj bastamburoj (foje eĉ pli ol 260 batoj minute) akompanitaj de tranĉaj baslinioj kaj rap- kaj kantosamploj. Multfoje ĉi-tiuj samploj venas el alia muziko aŭ el filmoj.

La unuaj ĥabrodiskoj aperis komence de la 1990-aj jaroj kaj produktiĝis en Rotterdam de artistoj inspiritaj de krudaj industriaj sonoj. En mallonga tempo ĥabro iĝis sufiĉe populara en Okcidenta Eŭropo. La anoj (ĥabruloj) de ĉi-tiu muzikmovado ofte kalvigis siajn kapojn kaj portis trejnvestojn (marko Australian).

Ĉirkaŭ 1995 ĥabro kulminis; preskaŭ ĉiusemajne miloj da adeptoj vizitis haŭsfestojn kie ili tutnokte ĝisfundumis je diskoj kiel Neophyte, Rob Gee kaj 3 Steps Ahead. Aperis magazinoj kiel Strove kaj Thundermagazine kaj kompilkodiskoj. Samtempe la pli gaja varianto Happy Harcore atignis regule la modkantolistojn kun kantoj kiel Wonderfull days de Charly Lownoise & Mental Theo kaj I wanna be a hippy de Technohead.

Komercigo kaj negativa pritrakto de ĥabruloj en amaskomunikiloj pro akuzoj de rasismo kaŭzis rapidan malpopularigon de la muziktipo je la fino de la '90-aj.

Aliaj gravaj artistoj estas interalie:
DJ Promo, DJ Ruffneck, DJ Paul, Neophyte, DJ Buzz Fuzz, Marc Acardipane, DJ Rob, MC Drokz, Rotterdam Terror Corps, Angerfist, DJ Nosferatu, DJ The Darkraver kaj DJ Gizmo.

La vorto Gabber estas jiddevena nederlanda vorto kun signifo "amiko".

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Euromasters
  • Rotterdam Termination Source
  • Chosen Few
  • Showtek
  • Vitamin
  • Tellurian
  • The Speed Freak
  • DJ Dano
  • Charly Lownoise & Mental Theo
  • Dark Raver
  • Endymion
  • Ophidian
  • 3 Steps Ahead
  • Ruffneck
  • Promo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-07-26. Alirita 2023-07-31.