Ĥadaŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥadaŝ
חד"ש الجبهة
partiofrakcio
Lando  Israelo
Estro Ajman Ode
Fondiĝo 1977
Fondintoj Maki, La Nigraj Panteroj kaj alia maldekstrismaj grupoj
Koloro(j) ruĝa kaj verda
Ideologio Socialismo, demokratio, socia justeco, ekologia justeco
Pozicio Fronto maldekstra socialista Juda-Araba
Parlamentaj sidoj en la 19-a Kneset
4 / 120
Retejo http://hadash.org.il/english/, http://hadash.org.il/russian/ www.hadash.org.il/, http://hadash.org.il/english/, http://hadash.org.il/russian/
vdr

Ĥadaŝ (hebree חד"ש laŭvorte nova), akronimo por haĤazit haDemokratit leŜalom veleŜivjon (hebree החזית הדמוקרטית לשלום ולשוויון, laŭvorte La demokratia fronto por paco kaj egaleco; arabe الجبهة الديمقراطية للسلام والمساواة, al-ĵabha a(l)-Dimukratija li(l)-Salam ŭal-musaŭa), estas fronto de maldekstrismaj socialistaj organizoj, kiuj partoprenas al la Israela parlamento ekde 1979. Ĥadaŝ difinas sin kiel Juda-Araba kaj ĝi estas la sola partio en la Kneset, kiu ne difinas sin kiel naciisma aŭ religia.

Ĥadaŝ estas maldekstrisma movado, kiu subtenas la evakuadon de ĉiuj israelaj setlejoj en la okupitaj teritorioj de 1967, la establadon de Palestina ŝtato apud Israelo kaj egalajn rajtojn por la arabaj civitanoj. Ĥadaŝ subtenas la intertraktadon kaj pacon, sed ne subtenas unuflankajn retirojn. La movado subtenas konceptojn kiaj socia justeco, socialismo kaj interseksa egaleco. Sekve, la movado ankaŭ kredas je ekologia justeco laŭ ĝia difino kaj konfesas la rilaton inter verda-sana ekologio kaj egala socio.

"Kiam la registaro estas kontraŭ la popolo - La popolo estas kontraŭ la registaro"; (standardo de Ĥadaŝ kiel parto de la 2011-a Tenda protesto

Notoj

Ŝablono:Reflist