Ĥafra aŭ Ĥefren (tiu lasta formo venas el la greka Χεφρήν) estis egiptia faraono de la 4-a dinastio. Li regis en la 26-a jarcento a.K. dum 26 jaroj, de ekrego inter la jaroj 2572 kaj 2522 ĝis morto inter la jaroj 2546 kaj 2496 antaŭ nia erao. Laŭ la antikva historiisto Manetono lin sekvis alia faraono nomata Biĥeris aŭ Baŭfre, pri kiu preskaŭ nenio estus konata. Sed laŭ la arkeologiaj esploroj pli verŝajnas ke post Ĥafra la venonta faraono estis Menkaure, la filo de Ĥafra.