Ĥaim Rumkovski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaim Rumkovski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1877 (1877-02-27)
en Rusia Imperio
Morto 28-an de aŭgusto 1944 (1944-08-28) (67-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Mortokialo linĉado
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ĥaim Mordeĥaj Rumkovski (naskiĝis la 27-an de februaro 1877, mortis la 28-an de aŭgusto 1944) estis pola judo kaj milita negocisto, enpostenigita de Nazia Germanio kiel la ĉefo de la Konsilio de Plejaĝuloj en la lodza geto dum la germana okupo de Pollando en la dua mondmilito. Li akiris eksponenciale pli multe da potenco per transformo de la geto al industria bazo, fabrikanta militajn provizojn por la armeo Wehrmacht laŭ la erara kredo, ke produktivo estus ŝlosilo al juda postvivado de la Holokaŭsto. La nazioj likvidis la geton en 1944. Ĉiuj restantaj kaptitoj estis senditaj al ekstermejoj post militaj malvenkoj en la Orienta Fronto de la dua mondmilito.

Oni memoras Rumkovski pro lia parolado Donu al mi viajn infanojn, kiun li liveris, kiam la nazioj postulis, ke li helpu la deporton de 20 000 infanoj al la ekstermejo Chełmno. En aŭgusto 1944, Rumkovski kaj lia familio aliĝis la lastan transporton al Aŭŝvico, kie li estis murdita la 28-an de aŭgusto 1944 de judaj Sonderkommando-aj prizonuloj, kiuj pugnis lin ĝismorte kiel venĝo pro lia rolo en Holokaŭsto. Tiu konto de liaj finaj momentoj estis konfirmita de atestantoj en la frankfurt-aŭŝvicaj procesoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chaim Rumkowski en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]