Saltu al enhavo

Ĥairpur

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥairpur
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 144 949  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo)27.53333333333368.766666666667Koordinatoj: 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo) [+]
Ĥairpur (Sindo)
Ĥairpur (Sindo)
DEC
Situo de Ĥairpur
Ĥairpur (Pakistano)
Ĥairpur (Pakistano)
DEC
Situo de Ĥairpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khairpur [+]
v • d • r

Ĥairpur (urdue خيرپُور‎, sinde:خیرپور‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono.

Rigardo al urbomezo en Ĥairpur

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĥairpur kuŝas laŭ la orienta kanalo 11 18 kilometrojn sude de la rivero Induso en meza-orienta parto de Pakistano. Hajderabado kun Ĥairpur estas ankaŭ duoblaj urboj, nur Induso disigas ilin. Multano troviĝas 102, Fajsalabado 220, Lahoro 299, Sukur 391, Rawalpindi 453, Islamabado 467, Peŝavaro 497, Kveta 508, Hajderabado (Pakistano) 603, Karaĉio 737 kilometrojn (aere) .

Historio kaj populacio

[redakti | redakti fonton]

Ĥairpur estis fondita en 1783 kaj estis sidejo de norda Sindo. Dum la Brita Imperio inter 1843 kaj 1947 konstruiĝis la fervojo. Kampuso estis establita en 1975, universitata statuso estis donita en 1987.

Loĝantaro
19611972198119982010
34 14448 29961 447102 188144 949

La loĝantoj estas islamanoj (97 %) kaj parolas la sindan lingvon (90 %). Ekzistas ankaŭ iometa hindua populacio kaj sikoj ankaŭ ĉeestas en Ĥairpur.

Bildoj pri Ĥairpur
Malgranda palaco
Hotelo

Ekonomio kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

En Ĥairpur post la establado de la nova ŝtato Pakistano en 1947 evoluis la industrio kun tekstiloj, silkoj, ledoj, tapiŝoj. Oni produktas sapojn, ŝuojn, cigaredojn, sukerojn. La pli novaj varoj estas medikamentoj, juveloj kaj vestoj, krome muelejoj pri farunoj funkcias. La ĉirkaŭaĵo estas konata pri la daktiloj.

Krom la universitatoj ankaŭ en altlernejoj studas la studentoj.

Ĥairpur situas laŭ la ĉefa fervoja arterio de Pakistano inter Karaĉio kaj Lahoro. La situo laŭ la vojaj kontaktoj estas simila, krome vojo kuras al la pli proksima milionurbo Multano.

En Ĥairpur arida (dezerta) klimato regas, sed en julio kaj aŭgusto la musono efikas.

Bildoj pri Ĥairpur
Moskeo
Malgranda moskeo
Supozeble akvoturo
La granda palaco interne
Halo en la granda palaco
Kanalo ĉe Ĥairpur

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans