Ĥajfo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
vidaĵo de Ĥajfo rigardate de la monto Monto Karmel, kun la Monda Bahá'í-Centro centre de la bildo.
Ĥajfo | ||
hebree חיפה, arabe حيفا | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: חיפה | ||
Kromnomo: Blanka Urbo | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Distrikto | Distrikto Ĥajfo | |
Historia regiono | Izraela reĝlando | |
Memorindaĵoj | Maŭzoleo de Báb | |
Konstruaĵo | Universitato Ĥajfo | |
Situo | Ĥajfo | |
- alteco | 475 m s. m. | |
- koordinatoj | 32° 49′ 0″ N 34° 59′ 0″ O / 32.81667 °N, 34.98333 °O (mapo) | |
Areo | 63,67 km² (6 367 ha) | |
Loĝantaro | 264 800 (2012) | |
Urbestro | Einat Kalisch-Rotem | |
Horzono | IST (UTC+2) | |
- somera tempo | ISST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 61999 | |
Telefona antaŭkodo | +972 3 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Nomo | Blanka Urbo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 2003 (#27) | |
Kriterioj | ii, iv | |
![]() | ||
Retpaĝo: haifa.muni.il | ||
![]() |

Maŭzoleo de Báb sur la Monto Karmel en Ĥajfo
Ĥajfo (ankaŭ Hajfo, arabe حيفا, Ħayfā, hebree חיפה, Ħêphāh) estas la 3-a plej granda urbo de Israelo post Tel-Avivo kaj Jerusalemo. Ĝi havas ĉirkaŭ 270.000 loĝantojn.
Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]
Ĥajfo situas en norda Israelo ĉe la norda deklivo de Karmel-montaro, ĉe la Mediteranea maro: ĝi estas la plej granda havenurbo de Israelo.
Pro la situo de Ĥajfo, la urbopartoj troviĝas ĝis ĉirkaŭ 400 metrojn super la marnivelo. Oni povas dispartigi la urbojn je 3 partoj:
- ĉe la maro troviĝas la industria areo, haven-, fervojoinstalaĵoj. La plej granda parto de la araba loĝantaro loĝas tie.
- Duonalte (80-120 metrojn super la maro) troviĝas la vendejegoj, amuzejoj. Tiu parto (Hadar Ha'Carmel) estiĝis en 1920.
- En la plej alta parto de la urbo (Central Carmel) troviĝas la hoteloj, restoracioj, domoj de riĉuloj. Ĉe la suda urba elirvojo kaj tiel ĉe la plej alta parto (super 400 m) de la urbo troviĝas la Universitato de Ĥajfo kun karakteriza turdomo. La diversaj niveloj de Ĥajfo interligiĝas per la sola (dentorela) metroo de Israelo, la t.n. Carmelit.
- En Hajfa troviĝas la Monda Centro de la Bahaa kredo.
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Ĥajfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Bremen (Germanio)
Düsseldorf (Germanio)
Erfurt (Germanio)
Mainz (Germanio)
Mannheim (Germanio)
Lilo (Francio)
Portsmouth (Britio)
Odeso (Ukrainio)
Aalborg (Danio)
Antverpeno (Belgio)
Boston (Usono, Masaĉuseco)
Hackney (Britio)
Limassol (Kipro)
Manilo (Filipinoj)
Marsejlo (Francio)
Newcastle (Britio)
San-Francisko (Usono, Kalifornio)
Fort Lauderdale (Usono, Florido)
Kaburbo (Sud-Afriko)
Rosario (Argentino)
Ŝanhajo (Ĉinio)
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĥajfo menciiĝas jam en la Biblio...
La Monton Karmel' oni povas rigardi kvazaŭ "spiritan lumturon" por la Homaro tra la jarcentoj. [1]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj al temo Ĥajfo en Vikimedia Komunejo