Ĥalĥaoj
La Ĥalĥaoj (klasika mongola: qalq, Халх) estas nomada subgrupo de la mongola popolaro, probable la plej granda en Mongolio. Ili ankaŭ troviĝas en aliaj regionoj de Centra Azio. Laŭ ilia tradicio, ili estas la veraj heredantoj de Ĝingis-Ĥano. La oficiala lingvo de Mongolio baziĝas sur la ĥalĥa dialekto.