Ĥalid ibn Ŭalid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥalid ibn ŬalidAbū Sulaymān Khālid ibn al-Walīd ibn al-Mughīrah al-Makhzūmī (en araba أبو سليمان خالد بن الوليد بن المغيرة المخزومي‎; 585 aŭ 592–642) konata ankaŭ kiel Sajf Allāh al-Maslūl (en araba سيف الله المسلول; Elingita Diglavo), estis kompano de la islama profeto Muhammad. Li elstaris pro siaj militaj taktikoj kaj atingoj, estre de la fortoj de Medino sub regado de Muhammad kaj la fortoj de liaj tujaj sukcedantoj de la Raŝiduna Kaliflando, Abu Bakr kaj Umar ibn Ĥattab.[1] Sub lia milita estreco Arabio, por la unua fojo en historio, estis unuigita sub unusola politika ento, nome la Kaliflando. Estre de fortoj de la naskanta Islama Ŝtato, Ĥalid estis venka en ĉirkaŭ cento da bataloj, kontraŭ la fortoj de la Bizanc-Romia Imperio, Sasanid-Persa Imperio, kaj ties aliancanoj, aldone al aliaj arabaj triboj. Liaj strategiaj atingoj inkludas la konkeron de Arabio, Persia Mezopotamio kaj Romia Sirio dum kelkaj jaroj el 632 al 636. Li estas rememorata ankaŭ pro sia decidemaj venkoj ĉe Jamama, Ullais kaj Firaz, kaj siaj taktikaj sukcesoj ĉe Ŭalaja kaj Jarmuk.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĥalid ibn Ŭalid (Ĥalid filo de al-Ŭalid) estis de la tribo de Mekko nome Kurajŝoj, el klano kiu dekomence kontraŭis al Muhammad. Li ludis gravan rolon en la Mekka venko ĉe la Batalo de Uhud kontraŭ la islamanoj. Li konvertiĝis al Islamo, kaj aliĝis al Muhammad post la Traktato de Hudajbija kaj partoprenis en variaj ekspedicioj por li, kiaj la Batalo de Mutah. Ĝi estis la unua batalo inter Romianoj (rumi, nome anoj de eksa romia imperio) kaj Islamanoj. Ĥalid ibn Ŭalid informis ke la luktado estis tiom intensa, ke li uzis naŭ glavojn, kiuj rompiĝis en la batalo. Ĥalid venkis super Zajd ibn Harita, poste super Jafar ibn Abi Talib, poste super Abdullah ibn Raŭahah, kiuj estis mortigitaj. Post la morto de Muhammad, li ludis ŝlosilan rolon en la estrado de la fortoj de Medino por Abu Bakr en la Militoj pro Apostateco, konkerante centran Arabion kaj submetante arabajn tribojn. Li konkeris la sasanidan araban satelitan regnon nome Al-Hirah, kaj venkis super la Sasanid-Persaj fortoj dum sia konkero de Irako (Mezopotamio). Li estis poste sendita al la okcidenta fronto por konkeri Romian Sirion kaj la bizancaraban ŝtaton de Gasanidoj.

Kvankam Umar poste liberigis lin el alta estreco, li tamen restis la fakta ĉefo de fortoj arigitaj kontraŭ Bizanco dum la komencaj epokoj de la Arab-bizancaj militoj.[1] Sub lia regado, Damasko estis kaptita en 634 kaj la ŝlosila araba venko kontraŭ la bizancaj fortoj estis atingita ĉe la Batalo de Jarmuk (636),[1] kiu kondukis al la konkero de Bilad al-Sham (Levantenio). En 638, pinte de sia kariero, li estis elpostenigita el militaj servoj.

Ĥalid ibn Ŭalid onidire luktis en ĉirkaŭ cento da bataloj, kaj grandaj kaj malgrandaj same kiel ĉe unuopaj defioj, dum sia militkariero. Nevenkita, li restas kiel unu el plej fajnaj militgeneraloj en historio.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Khalid ibn al-Walid, Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 17an de Oktobro 2006.
  2. Akram 2004, p. 496
  3. Akram 2004, p. 499

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Unuarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Duarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]