Ĥalilullah Ĥalili
Ĥalilullah Ĥalili | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
خلیلالله خلیلی | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1907 en Kabulo | ||||
Morto | 4-an de majo 1987 (80-jara) en Islamabado | ||||
Tombo | Kabula Universitato [#] | ||||
Lingvoj | persa [#] | ||||
Ŝtataneco | Afganio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • universitata instruisto • diplomato [#] | ||||
Laborkampo | poezio [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĥalilullah Ĥalili aŭ Khalilullah Khalili (1907 – 1987; perse خلیلالله خلیلی - Ḫalīlallāḥ Ḫalīlī; alternativaj literumadoj: Khalilollah, Khalil Ullah) estis fama afgana poeto de la 20a jarcento same kiel rimarkinda historiisto, universitata profesoro, diplomato kaj reĝa konfidenculo.
Li estis la lasta de grandaj klasikaj Persaj poetoj kaj inter la unuaj kiuj enkondukis modernan Persan poezion kaj la stilon de Nimai en Afganio. Li havis ankaŭ esperton en Ĥorasana stilo kaj estis sekvanto de Faruĥi Sistani. Preskaŭ sole inter poetoj de Afganio, li ĝuis sekvantaron en Irano kie liaj selektitaj poemoj estis publikigitaj. Liaj verkoj estis konataj de iranaj literaturaj figuroj kaj intelektuloj. Li estas foje konsiderata kiel la plej granda nuntempa poeto de Persa lingvo en Afganio. Li estas ankaŭ konata pro sia ĉefa verko "Heroo de Ĥorasano", polemika biografio de Habibullah Kalakani, Emiro de Afganio en 1929.