Ĥambato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interno de moskeo en Ĥambato

ĤambatoKhambhat, en Guĝarata: ખંભાત, (en Hindia: खंभात), konata ankaŭ kiel CambayKambajo estas urbo kaj ĉirkaŭa urba aglomeraĵo en Ĥambat Taluka, distrikto Anand en la barata subŝtato Guĝarato.[1] Ĝi estis grava komerca centro, kvankam ties haveno estis laŭgrade maluzigeblita pro sedimentoj, kaj la mara komerco moviĝis aliloke. Ĥambato kuŝas sur aluvia ebenaĵo ĉe la norda fino de la Golfo de Ĥambato, notinda pro la granda altiĝo kaj falo de ĝia tajdo, kiu povas varii tiom multe kiom ĝis tridek futojn en la proksimeco de Ĥambato. La urbo estas konata pro produktoj kiaj halvasan, sutarfeni kaj kajtoj (patang). Kaj kvankam ĝi estas parto de la fontoj de nafto kaj gaso, ĝi ne estas tiom disvolvigita kompare kun aliaj proksimaj urboj. Ĝi havis en 2001 totalon de 93,194 loĝantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alphabetical List of Towns and their Population: Gujarat. Census of India 2001. Office of The Registrar General & Census Commissioner, Ministry of Home Affairs, Government of India. Arkivita el la originalo je 24a de Novembro 2007.