Ĥan Satir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥan Satir
konstruaĵo [+]
Koordinatoj51° 7′ 56″ N, 71° 24′ 14″ O (mapo)51.13222222222271.403888888889Koordinatoj: 51° 7′ 56″ N, 71° 24′ 14″ O (mapo)

ArkitektoFoster and Partners

Estiĝojulio 2010
Konsekro5-a de julio 2010

Ĥan Satir (Kazaĥio)
Ĥan Satir (Kazaĥio)
DEC
Ĥan Satir
Ĥan Satir
Map
Ĥan Satir

Vikimedia Komunejo:  Khan Shatyry Entertainment Center [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Ĥan Satir, tradukita kiel la Reĝa Tendo, estas granda travidebla tendforma konstruaĵo en Astana, ĉefurbo de Kazaĥio.

La tendo atingas altecon de 150 metroj kaj kovras areon de 140 000 kvadratmetroj. Sub la tendo estas konstruitaj butikoj, minigolfo, parko, malgranda rivero kaj endoman strandcentro. La stratoj estas pavimitaj kaj estas multe de spaco por eventoj.

La tegmento estas konstruita de kusenoj el plasto nomata Etilena tetrafluoroetileno (ETFE) kaj pendas sur reto de kabloj. La travidebla materialo tralasas la sunlumon. En kombino kun aerhejtado kaj malvarmigsistemojn, ĝi estas desegnita por teni la internan temperaturon inter 15-30 °C en la ĉefa ĉambro kaj inter 19-24 °C en la butikaj areoj, dum ekstere la temperaturo varias inter -35 kaj 35 °C (-31 kaj 95 ) dum la jaro.

La tendo Ĥan Satir estis desegnita de la brita arkiteto Norman Foster. Ĝi estis starigita en julio 2010 kaj malfermita de la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev en ĉeesto de pluraj ŝtatestroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Turkio, Jordanio kaj Dubajo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]