Ĥangaj
Ĥangaj | |
mongole Хангай | |
montaro | |
la malaktiva vulkano Ĥorgo (Хорго) en la nordo de la montaro
| |
Kelkaj riveroj | 5
|
---|---|
Plej alta punkto | monto Otgontenger |
- situo | 4 031 m |
- koordinatoj | 47° 30′ 0″ N 100° 0′ 0″ O / 47.50000 °N, 100.00000 °O (mapo) |
Horzono | UTC (UTC+8) |
![]() | |
Ĥangaj (mongole Хангай) estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en la centra parto de Mongolio.
La plej alta monto estas la Otgontenger (laŭvorte "juna ĉielo"), kies alteco indikiĝas kiel 3 905, 4 021 kaj 4 031 m depende de la fonto. Ĝi estas unu el la kvar plej sanktaj montoj de Mongolio. Ŝtataj ceremonioj okazas tie.
Suvraga Ĥajrĥan (ankaŭ nomata Stupa Ĥajrĥan, alteco 3 117 m) estas alia sankta monto oriente de la loĝloko Cecerleg (Цэцэрлэг).
Ĥorgo estas formortinta vulkana kampo sur la nordaj deklivoj de la montaro Ĥangaj.
La montoj provizas per akvo la riverojn Orĥon, Selenge, Ider, Zavĥan kaj la lagojn Orog' kaj Boon tsagaan. En la okcidento la montaro Ĥangaj transiras en la malaltebenaĵon de Grandaj Lagoj.
Panoramo[redakti | redakti fonton]
