Saltu al enhavo

Ĥano Bumin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥano Bumin
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 1-an de januaro 552 (0552-01-01)
en Tjurka Ĥanlando
Ŝtataneco Tjurka Ĥanlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ashina Tuwu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Istämi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Muqan Qaghan (en) Traduki, Taspar Qaghan (en) Traduki, Kara Issik Qaghan (en) Traduki, A Shina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ĥano Bumin (mortis en 552) estis fondinto de la unua tjurka imperio, de la ĥanlando aŭ imperio de Gokturkoj. Ĝis malkovro de la Orĥona runoskribo en 1889 kaj ĝis deĉifrigo de tiuj en 1893 fare de la dana filologo Vilhelm Thomsen, la ĥano Bumin estis konata nur kun ĉina nomo 土門 (T'u-men), kiel lin menciis la ĉinaj fontoj.

Bumin estis - laŭ ĉinaj fontoj - filo de T'u-wu, nepo de A-hsien-ŝih kaj pranepo de Na-tu-liu. Bumin estis nobelo kaj estis tribestro de la tjurkoj, kiuj vivis tiutempe sub ĉina regado, sub Juan-Juan. La tjurkoj sukcese venkis en 552 Juan-Juan kaj fondis poste propran ĥanlandon. Ĥano Bumin regis nur mallonge kaj mortis jam tiujare.

Lia frato estis Iştämi, kiu same regis regionon.