Ĥarkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥarkov)
Ĥarkivo
ukraine Харків, ruse Харьков
urbo
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Харків
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Ĥarkiva provinco
Historia regiono Kieva Regno / Kijiva Regno
Universitato Ĥarkiva Universitato
Riveroj Lopan, Ĥarkivo
Situo Ĥarkivo
 - alteco 152 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 00″ N 36° 19′ 00″ O / 49.91667 °N, 36.31667 °O / 49.91667; 36.31667 (mapo)
Areo 350,05 km² (35 005 ha)
Loĝantaro 1 443 886 (2021)
Denseco 4 124,8 loĝ./km²
Fondo 1654
Urbestro Terekhov Igor Aleksandroviĉ
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 61001—61499
Telefona antaŭkodo +380-57
KOATUU 6310100000
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kharkiv
Retpaĝo: www.city.kharkov.ua
Map
Placo de Libereco
Preĝejo de Johano la Baptisto en la urbo

Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv], ruse Харьков [Ĥarjkov])[1] estas la dua plej granda urbo de Ukrainio. Dum la jaro 1989, tuj antaŭ la disfalo de Sovetunio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn, dum la jaro 2001 1.470.902 kaj laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740. La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.

De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj. De maro 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Dua Batalo de ĤarkovoOperaco Fredericus estis kontraŭ-ofensivo en la regiono ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[2] kontraŭ la pontokapa ofensivo Izium de la Ruĝa Armeo fare en la 12a–28a de majo 1942, en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ties celo estis elimini la pontokapon Izium super Donec aŭ la "Barvenkovo kerno" (en rusa: Барвенковский выступ) kiu estis unu el la sovetaj ofensivaj areoj. Post vintra kontraŭ-ofensivo kiu forigis germanajn trupojn for el Moskvo sed elĉerpis la rezervojn de la Ruĝa Armeo, la Ĥarkova ofensivo estis nova soveta klopodo etendi sian strategian iniciaton, kvankam al ĝi mankis grava elemento de surprizo.

La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.

La Kvara Batalo de Ĥarkovo estis parto de la Operaco Polkovodets Rumiántsev (populare nomumita la Rumiántsev) dum la Dua Mondmilito. Profitante la rezulton de la batalo de Kursk kaj la grandan elĉerpiĝon de la germanaj panzer-divizioj, la alta stabanaro de la Ruĝa Armeo (nome la Stavka) muntis sukcesan kontraŭofensivon kontraŭ la elĉerpitaj soldatoj de Nazia Germanio cele al ilia forpelo for de Ĥarkovo kaj Belgorodo, kaj por devigi ilin instali siajn liniojn malantaŭ la rivero Dnepro. Ĝi okazis el la 12a al la 23a de aŭgusto 1943. Batalis 12 000 al 15 000 germanoj, estritaj de Erich von Manstein, kontraŭ 19 400 sovetoj, estritaj de Ivan Konev. La germanoj perdis 392 tankojn, dum la sovetoj 434. Sed la fina rezulto estis venko por la sovetoj, kiuj finfine liberigis la areon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

La partneraj urboj de Ĥarkivo estas:[3]

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
  2. Ĥarkovo estas la ruslingva nomo de la nuna urbo Ĥarkivo; kaj rusa kaj ukraina estis oficialaj lingvoj en Sovetunio (fonto: Language Policy in the Soviet Union by L.A. Grenoble, angle)
  3. listo "Міста-партнери" (partneraj urboj) en la urba retejo, vidita la 29-an de marto 2024 (ukraine)
  4. artikolo "Albuquerque welcomes new Ukrainian 'sister' city" (angle: Albuquerque bonvenigas novan ukrainian partneran urbon) (la 29-a de junio 2023). Arkivita el la originalo je la 10-a de julio 2023. Alirita la 10-an de julio 2023.
  5. informo en la urba retejo lublin.eu (pole)
  6. informo en la urba retejo turku.fi (finne)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]