Saltu al enhavo

Ĥemisintezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥemisintezokemisintezo estas praa tipo de la aŭtotrofa asimilado. Dum la ĥemisintezo, la konstruo de la organikaj materialoj okazas ne per lumenergio (fotosintezo), sed per ĥemia energio, per oksidigo de la ĉirkaŭaj kombinaĵoj. La sintezo okazas same kiel ĉe la fotosintezo el akvo kaj karbona dioksido, same estiĝas adenozina trifosfato (ATP) - kiel konservanto de la liberiĝanta energio - kaj NADPH - konservanta la hidrogenon de la akvo.

La plej gravaj oksideblaj kombinaĵoj estas la amoniako, la nitritoj, la hidrogengaso, la karbona monooksido, metano, fero- kaj mangansaloj, la sulfura hidrogeno, sulfuro, tiolsulfato.

La plej gravaj ĥemisintezaj organismoj estas la nitrigaj bakterioj, la hidrogenbakterioj, la fer- kaj sulfurbakterioj.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]