Kiropraktiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥiropraktiko)

KiropraktikoĤiropraktiko estas kuracmetodo, kreita de kanadano Daniel David Palmer en 1895, kiu baziĝas sur la ideo ke erara pozicio de la vertebroj estas la kialo de malsanoj aŭ de doloroj pro nervopremo kaj ke kuracado eblas per manipulado de la kranio, de la vertebroj kaj de la pelvo en la bona pozicio. Ĝi estas uzata por la kuracado de funkciaj kaj neŭropsikologiaj perturboj de la korpo.

Parto de kiropraktiko estas bone akceptata de ĝenerala medicino, kiel formo de masaĝo por kuracado de kelkaj malsanoj, sed alternativa medicino ankaŭ uzas ĝin por kuraci malsanojn ne klare rilataj al vertebroj.

Plejparto de kiropraktikistoj vivas en Usono, kie alternativa uzo estas pli ofta. En aliaj landoj, la tekniko estas relative malofta. En Brazilo, ekzemple, ĝi ekzistas nur de 1995, kiel speco de fizioterapio.

External Links[redakti | redakti fonton]