Ĥitanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥitanaj falkoĉasistoj.
Kara-Ĥitana Ĥanato ĉirkaŭ 1200.

Ĥitanoj (en ĉina: 契丹; en pijino: Qìdān, en malnovtjurka: 𐰶𐰃𐱃𐰪, latinigite: Qïtaŋ) estis nomada popolo el Nordorienta Azio kiu, el la 4a jarcento, loĝis en areo koresponda al partoj de nuntempaj Mongolio, Nordorienta Ĉinio kaj Rusia Fora Oriento.

Kiel pra-Mongoloj[1] ili parolis la ĥitanan, kiu estis rilata al la mongola lingvaro kiel fratolingvo. Dum la Dinastio Liáo, ili dominis vastan areon de Siberio kaj nordan Ĉinion. Post la falo de la Dinastio Liáo en 1125 post la Jurĉena invado, multaj Ĥitanoj sekvis la grupon de Yelü Dashi okcidenten kaj establis la regnon de la Kara-Ĥitana Ĥanato, aŭ Okcidenta Dinastio Liáo, en Centra Azio, kiu daŭris kelkajn jardekojn antaŭ fali al la Mongola Imperio en 1218. Aliaj reĝimoj fonditaj de Ĥitanoj estis Norda Liao, Orienta Liao kaj Fina Liao en Ĉinio, same kiel la Kutlug-Ĥanida dinastio en Persio. Kelkaj Kirgizoj montras genetikan konekton kun la Ĥitanoj aŭ estas rektaj iliaj posteuloj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. China's Liao Dynasty.
  2. (2018) “Autosomal DIPs for population genetic structure and differentiation analyses of Chinese Xinjiang Kyrgyz ethnic group”, Scientific Reports 8 (1), p. 11054. doi:10.1038/s41598-018-29010-8.