Ĥnum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥnum
en hieroglifa skribo

(inkluzive de determinativo)

W9wC4
Dio Ĥnum

Ĥnum (variante en la malfrua egipta ankaŭ Chnub, greke Χνουμις - Chnúmis aŭ Χνουβις - Chnúbis) estas antikvaegiptia dio tekste kaj ikonografie dokumentita ekde komenco de la historia epoko. Devene li estis bildigata en aspekto de virŝafo, ekde la tempo de Malnova imperio eksplicite en aspekto de viro kun virŝafa kapo.

Ĥnum estas dio de fekundeco, kunigata li estas precipe kun regiono de la unua nila katarakto, per kiu Nilo transpaŝas la historian limon de Egiptio kaj simbole ĝi ĉi tie el vidpunkto de la antikvaj egiptanoj fontas. Tial Ĥnum estis konsiderata kiel "Sinjoro de lando de kataraktoj" kaj "gardanto de fontoj" kaj kiel "donacinto de akvo" kaj "aŭtoro de inundoj" li donis al Egiptio nilan inundon.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto