Ĥolero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de Morto alportanta ĥoleron, en Le Petit Journal (1912)
Persono kun forta dehidratiĝo pro ĥolero. Notu la sinkitajn okulojn kaj pliigitan haxutofendiĝon kiu produktas fendigitajn manojn kaj haŭton.
Tipaj "rizakva" diareo.

Ĥolero estas malsano infekta de la intestoj kaŭzita de la bakterio Vibrio cholerae. Ĉi tiu bakterio estas normale enstomakigita per infekta trinkakvo aŭ per manĝado de nesufiĉe kuiritaj moluskoj. Simptomoj povas gami el neniu, al mildaj, kaj al akraj,[1] kaj inkluzivas likvidan diareon, kiu daŭras kelkajn tagojn,[2] abdomenajn kaj muskolajn kramfojn,[1] naŭzon, vomadon, malekvilibron ĉe elektrolitoj kaj senakviĝadon.[2] Tio povas rezulti en kaviĝintaj okuloj, malvarma haŭto, malpliiganta haŭtelasteco, kaj faltiĝigo de manoj kaj piedoj.[3] La dehidratiĝo povas rezulti en la fakton ke la haŭto iĝas blueca.[4] Simptomoj startas du horojn al kvin tagoj post ekspono.[1] Sen kuracado, morto ofte okazos pro senakvigado de la malsanulo.

Ĥolero estas okazigita de nombraj tipoj de Vibrio cholerae, kies kelkaj tipoj produktas pli akraj malsanoj ol aliaj. Ĝi etendiĝas ĉefe pro akvo kaj manĝo poluita per homa fekaĵo enhavanta la bakterion.[2] Nesufiĉe kuiritaj marfruktoj estas ofta fonto.[5] Homoj estas la nura animalo suferunta. riskaj faktoroj por tiu malsano estas maltaŭga salubrigo, nesufiĉe pura trinkakvo, kaj malriĉo. Estas studoj pri la fakto ke eble la marnivela leviĝo povas altigi indicojn de tiu malsano. Tiu malsano estas diagnozigita pro la malkovro de ties bakterio en la fekaĵoj de la testata subjekto.[2] Rapida testo estas disponebla sed ne estas decidiga.[6]

Evitado bezonas plibonigon de salubrigo kaj nepra aliro al pura akvo kaj ĉefe trinkakvo.[3] Kontraŭĥoleraj vakcinoj kiuj estas engluteblaj trabuŝe havigas taŭgan protektadon por ĉirkaŭ ses monatoj. Ili havas la aldonan profiton protektiĝi kontraŭ alia tipo de diareo kaŭzita de E. coli. La primara traktado estas buŝa rehidratiĝa terapio, kun iome da sukeraj kaj salaj fluidaĵoj.[2] Zinka suplementigo estas utila ĉe infanoj.[7] Ĉe akraj kazoj, intravejnaj fluidaĵoj, kiaj la Ringera solvaĵo, povas esti postulataj, kaj antibiotikoj povas esti profitigaj. Testado pri kiu antibiotiko la ĥoleron povas ataki povas helpi gvidi la elekton.[1]

Ĥolero tuŝas ĉirkaŭkalkule 3–5 milionoj da personoj tutmonde kaj kaŭzas 58,000–130,000 da mortoj ĉiujare je taksoj de 2010.[2][8] Kvankam ĝi estas nuntempe klasita kiel pandemio, ĝi estas rara en la disvolviĝinta mondo. Geinfanoj iĝas plej atakataj.[2][9] Ĥolero okazas kaj kiel eksplodoj kaj kiel kronika en iaj areoj. Areoj kun pliiganta risko de malsano estas Afriko kaj Sudorienta Azio. Dum la risko de morto inter atakitoj estas kutime malpli ol 5%, ĝi povas iĝis tiom alta kiom ĝis 50% inter kelkaj grupoj kiuj ne havas aliron al kuracebloj.[2] Historiaj priskriboj pri ĥolero troviĝas tiom frue kiom ĝis la 5a jarcento a.K. en sanskrito.[3] La studo pri ĥolero fare de John Snow inter 1849 kaj 1854 kondukis al gravaj progresoj en la kampo de epidemiologio.[10][3]

Historio

Vibrio cholerae

V. cholerae estis unuafoje izolita kiel kaŭzo de ĥolero fare de itala anatomiisto Filippo Pacini en 1854,[11] sed lia malkovro ne estis amplekse konata ĝis Robert Koch, laborinte sendepende 30 jarojn poste, publikigis la konaron kaj luktorimedojn kontraŭ la malsano.[12][13]

Kuracado

Por kuracado estas esence kompensi la perditajn likvaĵojn (akvo, saloj, sukero). Ĉar la digesta organaro inflamiĝis, preferindas enverŝi solvaĵon rekte en vejnon. Sed ankaŭ buŝa enpreno de jena akva solvaĵo, rekomendita de MOS, bone efikas:

Ĥolero estas endemia malsano en multaj landoj, ekzemple en Brazilo.

Ĥolero en realo kaj fikcio

  • La morto de Ĉajkovskij estis tradicie atribuita al ĥolero, plej probable trafita pere de trinkado de poluita akvo kelkajn tagojn antaŭe.[14] "Ĉar la akvo ne estis boligita kaj ĥolero estis atakante Sanktan Peterburgon, tia teorio estas tre verŝajna ...."[15] La patrino de Ĉajkovskij ja mortiĝis pro ĥolero,[16] kaj lia patro malsaniĝis je ĥolero tiam sed rekuperiĝis.[17] Kelkaj fakuloj, tamen, kiaj la angla muzikologo kaj fakulo pri Ĉajkovskij David Brown kaj la biografiisto Anthony Holden, teoriis ke lia morto estis memmortigo.[18]
  • Post la tertremo de 2010, en Haitio okazis eksplodo de ĥolero, lokigita ĉe bazo de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estis la plej malbona ĥolera eksplodo en ĵusa historio, same kiel la plej bone dokumentita ĥolereksplodo en moderna publika sansistemo.

Aliaj famuloj ŝajne mortiĝis pro ĥolero kiaj la jenaj:

  • La eŭropa epidemio de ĥolero en 1834 estas fono de la romano de Jean Giono, en franca regiono Provence, Le Hussard sur le toit.
  • La epidemio de 1947 en Egiptio estas la fono de la filmo de Jussef Chahine "La sesa tago" (la sesa tago de la malsano decidas pri saviĝo aŭ morto) kun Dalida kiel ĉefa aktorino.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Cholera - Vibrio cholerae infection Information for Public Health & Medical Professionals (6a de Januaro, 2015). Alirita 17a de Marto 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 (26a de Marto, 2010) “Cholera vaccines: WHO position paper.”, Weekly epidemiological record 13 (85), p. 117–128. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (30 June 2012) “Cholera.”, Lancet 379 (9835), p. 2466–76. 
  4. Bailey, Diane. (2011) Cholera, 1‑a eldono, New York: Rosen Pub.. ISBN 9781435894372.
  5. Sources of Infection & Risk Factors (7a de Novembro, 2014). Alirita 17a de Marto 2015.
  6. Diagnosis and Detection (10a de Februaro, 2015). Alirita 17a de Marto 2015.
  7. Cholera - Vibrio cholerae infection Treatment (7a de Novembro, 2014). Alirita 17a de Marto 2015.
  8. Lozano R, Naghavi M, Foreman K, Lim S, Shibuya K, Aboyans V, Abraham J, Adair T, Aggarwal R, Ahn SY (15a de Decembro, 2012). “Global and regional mortality from 235 causes of death for 20 age groups in 1990 and 2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010”, Lancet 380 (9859), p. 2095–128. doi:10.1016/S0140-6736(12)61728-0. 
  9. Cholera - Vibrio cholerae infection (27a de Oktobro, 2014). Alirita 17a de Marto 2015.
  10. Timmreck, Thomas C.. (2002) An introduction to epidemiology, 3‑a eldono, Sudbury, Mass.: Jones and Bartlett Publishers. ISBN 9780763700607.
  11. Vidu:
  12. (1995) “Filippo Pacini: A determined observer”, Brain Research Bulletin 38 (2), p. 161–5. doi:10.1016/0361-9230(95)00083-Q. 
  13. (1984) “Robert Koch and the cholera vibrio: a centenary”, BMJ 288 (6414), p. 379–81. doi:10.1136/bmj.288.6414.379. 
  14. Brown, Man and Music, 430–32; Holden, 371; Warrack, Tchaikovsky, 269–270.
  15. Meumayr A. (1997) Music and medicine: Chopin, Smetana, Tchaikovsky, Mahler: Notes on their lives, works, and medical histories. Med-Ed Press, p. 282–3. (resumante variajn teoriojn laŭ kiuj kio mortigis la komponiston Ĉajkovskij, inklude la ideon de lia frato Modest ke Ĉajkovskij trinkis ĥoler-infestitan akvon la tagon antaŭ li malsaniĝis).
  16. David Brown, Early Years, 46.
  17. Holden, 23.
  18. Brown, Man and Music, 431–35; Holden, 373–400.
  19. Asimov, Isaac (1982), Asimov's Biographical Encyclopedia of Science and Technology (2a rev. eld.), Doubleday
  20. Susan Nagel, Marie Thérèse: Child of Terror, p. 349-350.
  21. Haynes SW. (1997) James K. Polk and the Expansionist Impulse. New York: Longman. ISBN 978-0-673-99001-3.
  22. Smith, Rupert, The Utility of Force, Penguin Books, 2006, paĝo 57

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ĝermo-medicino