Ĥolmskij (distrikto de la Novgoroda provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Ĥolm
ruse: Холмский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La kunfluejo de la riveroj Lovatj kaj Kunja ĉe la urbo Ĥolm
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Ĥolm
Areo 2 178,9 km² (217 890 ha)
Loĝantaro 5 039 (2020)
Denseco 2,31 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 48237x-xx-xx
OKATO 49 247 000 000
La distrikto de Ĥolm sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĥolm sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĥolm sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Kholmsky District, Novgorod Oblast
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de Ĥolm Ĥolmskij distrikto (ruse Холмский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Ĥolm.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 5039 homoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La naturrezervejo Rdejskij

La distrikto de Ĥolm estas la plej suda distrikto de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 2 178,69 km².[3] Sude ĝi najbaras kun la Tverja provinco, sud-okcidente – kun la Pskova provinco, norde – kun la distrikto de Poddorje, oriente – kun la distrikto de Marjovo.

La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Lovatj kaj ties alfluanto Kunja.[1]

Arbaroj okupas 72 procentojn (157 000 ha) da la distrikta areo. Parton (4 844 ha) de la distrikto de Ĥolm (kaj parton de la distrikto de Poddorje) okupas la naturrezervejo Rdejskij, kiu kunmetiĝas kun la najbara naturrezervejo en la Pskova provinco.[4][1]

La klimato de la distrikto estas modera, la averaĝa temperaturo estas +4,4 °C. La averaĝa dum jaro kvanto da precipitaĵo estas 653 mm. Plej ofte la ventoj blovas de la nord-oriento.[5]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la distrikto de Ĥolm estis oficiale aprobita la 19-an de februaro 1998 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 816. La blazono estas blua ŝildo, sur kiu malsupre estas ora monteto sur verda tero kun arĝenta rivero kaj super tio estas ora iranta linko kun leona vosto.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Район / Холмский район (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Ĥolmskij. Alirita 2021-02-19.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. «География Новгородской области» Серова В. Н. и др. Лениздат 1988 г.
  5. Район / Климат (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Ĥolmskij. Alirita 2021-02-19.
  6. Герб Холмского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-02-27.