Ĥomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la hebrea Biblio, la ĥomero (hebree חֹמֶר, ḥōmer) aŭ koro (hebree כּר‎, kor) estas granda mezurunuo de volumeno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la priskribo de Jeĥezkelo en la hebrea Biblio, la ĥomero kaj la koro estas samaj, kaj egalas dek batojn:

Citaĵo
 Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn
— Londona Biblio, Jeĥezkelo 45:14

Laŭ Oxford Biblical Studies Online[1], unu koro estas proksimume 2300 litroj, kaj unu ĥomero estas proksimume 229,7 litroj.

Ĉar ĝi estas tre granda mezurunuo, ĝi estas figure uzata por ajna granda kvanto, ekzemple:

Citaĵo
 Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon
— Londona Biblio, Jesaja 5:10

En la ĉi-supra versiklo, Jesaja priskribas la veon de la maljustuloj. Unu efo estas nur centono de la ĥomero; tiel, la (metaforaj) vinberĝardenoj de la maljustuloj estos nefruktodonaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]