Ĥorĉirkaŭirejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĥorĉirkaŭirejo (ruĝa)
St-Nectaire, ĥora apsido kaj ĉirkaŭirejo

Ĥorĉirkaŭirejo (aŭ ambulatorio[1] laŭ la latina ambulare = iri) estas la konstruparto de tradicia preĝejo en okcidenta Eŭropo, kiu kontinue la flanknavojn trans la transversnavaj aloj (se ekzistas) ĉirkaŭas la ĥorejon. La ĉirkaŭirejo aperas kiel galerio ĉirkaŭanta la ĥorejajn apsidon kaj naverojn, el plejparte maldikkolonaj aŭ -pilastraj arkoj. Ĥorĉirkaŭirejo estis ĉefe popularaj en pilgrimpreĝejoj, ekzemple kiel stacioj ĉe la Jakoba Vojo al Santiago de Compostela

Ĥorĉirkaŭirejo de la Baziliko Sankta Dionizo ĉe Parizo

Ĥorĉirkaŭirejoj havis kutime liturgiajn funkciojn, je kiuj klerikoj kaj messervantoj uzis ĝin kiel procesivojo. En historiaj pilgrimpreĝejoj ili servis krom tio al la procesioj de la en la mezepoko ofte multaj pilgrimoj, kiuj enpaŝis trans unu el la flankaj navoj, por post ĉirkaŭado de la ĥorejo elpaŝi trans la kontraŭa flanknavo. Dume ilia vojo kondukis ilin ofte preter multaj relikvoj ekspoziciitaj sur multaj altaroj en kapeloj, pro kies adoro ili estis venintaj. Ne laste ĉi tiuj kontribuis al la donacemo de la pilgrimoj.

Ĥorĉirkaŭirejo preskaŭ ĉiam estas troveblaj en konstrua unueco kun radiusa vicigo (laŭlonge de la radiuso) de kapeloj, ankaŭ nomataj apsidokapeloj. La nombro de kapeloj estas diferenca kaj dependas de la grando de la ĥorejo. Ili ofte tenas inter si pli malpli larĝajn distancojn, en kiuj la ekstera ĉirkaŭa muro parte videblas kaj en kiuj pleofte estas rezervitaj unuopaj fenestroj. En aliaj kazoj ili senpere intertuŝas, ekzemple en la katedralo de Kolonjo.

Ĥorĉirkaŭirejoj ricevis je ilia konstruado la tiam kutimajn volbojn.

Preĝejo Bois-Sainte-Marie, ĥorĉirkaŭirejo

En la romanika epoko estis komence traire ĉirkaŭanta barelvolbo. Al la malfermaĵoj aliĝis laŭ radiusa aranĝo mallongaj transversaj, flankaj barelvolboj. Flankaj volboj kuniĝas kun la ĉefa volbo laŭlonge de parabolformaj linioj (ekzemplo: Notre-Dame de Châtel-Montagne).

Ankaŭ alordigendaj en la romanikon estas ĉirkaŭiraj krucokrestaj volboj. La rektangulaj volbokampoj vidalvide de la ĥorvolberoj estas dividataj per diagonalaj krestoj en egallaterajn triangulojn. La kampoj vidalvide de la rondaĵo de la ĥorapsido havas plurangulajn konturojn. La volbokampojn separas paralelaj krestoj, ankaŭ bendarkoj, sed povas ankaŭ esti neseparitaj, ekzemple je la preĝejo Sankta Stefano de Nevers aŭ je la preĝejo Notre-Dame-du-Port de Clermont-Ferrand.

La ĥorĉirkaŭirejojn treege reprezentajn en la gotika epoko tegmentas krucripovolboj, ekzemple je la katedralo de Kolonjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín ambulatorio estas interna aŭ ekstera galerio ĉirkaŭmura. el Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 12.