Ĥoramŝahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Ĥuzestano
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 097  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 26′ N, 48° 11′ O (mapo)30.44083333333348.184166666667Koordinatoj: 30° 26′ N, 48° 11′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر (Irano)
Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر (Irano)
DEC
Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر
Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر
Situo de Ĥoramŝahr · المحمرة · خرَمشَهر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khorramshahr [+]
vdr

Ĥoramŝahr (perse خرَمشَهر Pri tiu ĉi sono aŭskulti, arabe المحمرة) estas universitata urbego, rivera haveno kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. En la loknomo ŝahr signifas: urbo.

Mapo de pri loko de Ĥoramŝahr

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥoramŝahr situas sur marborda ebenaĵo laŭ Ŝatt al-Arab jam kontaktiĝanta kun Abadano. La urbego estas 14 kilometrojn de alia haveno Abadano, 111 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 477 kilometrojn de Esfahano, 657 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĥoramŝahr estas pratempa haveno, unue nebule menciita kiel Pijan kaj pli posta Bajan en la 1-a jarcento de nia erao. Dum la islamaj jarcentoj oni fosis kanalon, kiu helpis la navigadon. Tamen poste mankas mencioj pri la havenurbo. La nuna urbo estis fondita en 1812 fare de ŝejĥo sub nomo Ŝejĥdom, kiam vaporŝipado komenciĝis ĉi tie. La havenurbo prenis novan nomon en la 1830-aj jaroj Kurram Ŝahr (=La Plaĉa Urbo). La urbo fakte estis deklarita urbo en 1925. En la 20-a jarcento ĝi estis la primara ne-petrola havenurbo de Irano kun komercaj kontaktoj kun Irako. Dum la Iraka-irana milito ĝi estis okupita kaj detruita fare de irakaj trupoj. La reokupo okazis en 1982. Ĝi estis fantomurbo en la censo de 1986. Dum la pacaj tempoj la urbo renaskiĝis.

Riverbordo de Ĥoramŝahr

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a mondmilito estis farita fervoja linio el Ahvazo, kiu portis ekonomian prosperon. Post la Iraka-irana milito la urbego plene rekonstruiĝis. Motoro de la ekonomio estas la haveno. En la urbego universitato pri maristoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĥoramŝahr estas atingebla el Ahvazo fervoje kaj ĉefvoje, krome estas vigla ŝipotrafiko.

Vespera riverborda panoramo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĥoramŝahr situas en arida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen (BWh). La havenurbo havas longajn, varmajn somerojn kaj mildajn, mallongajn vintrojn. La averaĝa somera temperaturo estas 35 °C, somere rekorde ofte estas 48 °C. Vintre ĝenerale ne frostas. La meza jara pluvokvanto estas 140 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. Menciindas la sabloŝtormoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans
  • [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]