Ĥoramabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo de Khoramabado
Ĥoramabado
Khorramabad Mosaic 2.jpg
Administrado
Retpaĝaro khoramabad.ir [+]
Demografio
Loĝantaro 348 216  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 28′ N, 48° 21′ O33.46666666666748.35Koordinatoj: 33° 28′ N, 48° 21′ O [+]
Alto 1 147 m [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Situo de Ĥoramabado
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khorramabad [+]
Information icon.svg
vdr

ĤoramabadoKhoramabadoKhoramurbo, perse خرم‌آباد estas universitata urbego, ĉefurboj de Provinco Lorestano kaj samnoma disrikto Ĥoramabado en okcidenta Irano. La lokonomo signifas: Ĥoram-urbo.

Aerpanoramo en Ĥoramabado

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥoramabado situas sur Zagros-montaro en la okcidenta landparto. Teherano troviĝas proksimume 400 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke dum erao de Elamo urbo Ĥajdalu situis en la nuna loko de Ĥoramabado. Dum la frua islama epoko en tiu loko la tiam nomata urbo Ŝapurkhast estis detruita. La otomanoj konkeris Ĥoramabadon en 1725. La urba municipo formiĝis en 1913.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĥoramabado havas agrikulturan industrion.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ĥoramabado estas duon-arida (BSh) kun kontinentaj influoj. La averaĝa jara precipitaĵo estas 513 mm. Inter junio-septembro ne aŭ nur simbole pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17,6 °C.

Urbocentro de Ĥoramabado

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĥoramabado havas flughavenon 3 km sude de la grandurbo mem, krome trairan ĉefvojon al la tutlanda reto.

Flughaveno de Ĥoramabado
Ponto ĉe Khoramabado
Politika protesto en Ĥoramabado en 2017-2018

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 5 kavernoj kun restaĵoj el la paleolitiko
  • citadelo sur montopinto nomita La Ĉielo de Ĉieloj konstruita supozeble inter 226-651
  • brika minareto estas 900-jara brika turo situanta sude de Ĥoramabado; 30 metrojn alta kun cirkonferenco de 17,5 metroj; ene de la turo ekzistas spirala ŝtuparo
  • ponto estas 312 metrojn longa kaj 10,75 metrojn alta kun 28 arkoj
  • natura lago situanta en la nordokcidento de Ĥoramabado; 3-7 metrojn profunda; ekzistas amuzparko proksime al la lago

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Islama universitato de Ĥoramabado