Ĥordirektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥordirektado estas la direktado de ĥoro, precipe la muzika estrado dum provkantadoj kaj prezentadoj. Ĝi enntenas kutime aldonajn taskojn, kiuj profitigas la muzikan laboron, ekz. la voĉan kaj muzikan edukadon de la ĥorkantistoj, la selekton de la prezentotaj pecoj, la organizadon de koncertoj kaj aliajn. Se oni volas akcenti la pedagogian aspekton de la ĥordirektado, oni nomas ĝin ankaŭ ĥorpedagogio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĥoroj laŭ nuntempa senco, do kantgrupoj okupataj per pluraj kantantoj por voĉo, ekzistas ne pli longe ol ekde 1700. Ekzemple la okupa kvanto de la ĥoro, pri kiu disponis Johann Sebastian Bach, estas ĝis nun pridisputata – kelkaj sciencistoj defendas la opinion, ke tiu ĉi multkaze konsistis el solista kvaropo. De la eĉ pli frua altkultura muziko de renesanco kaj frua baroko oni supozas, ke oni ĝin prezentis soliste okupata, tiel ke ĝi do ne estas „ĥormuziko“ naŭ nuntempa senco.

Malgraŭ tio jam en la mezepoko oni muzikis ĥore, nome je la monaĥejaj respondokantoj. Je tio la antaŭ- kaj kunkanta kantoro devis montri al la aliaj monaĥoj la pason de la kanto per la mano. La skriba notado por tiaj „mansvingoj“ kondukis al antaŭaĵo de nia notacio, do al la neŭmoj.

En kantaj aŭ miksitaj ensembloj dum la renesanco, baroko kaj viena klasikismo kutime la estra persono mem kunmuzikis, analoge al la rolo de la direktisto en tiuj epokoj. La ensembloj nomitaj „ĥoroj“ konsistis ĉefe kadre de publikaj-ekleziaj institucioj (ekz. latinlernejoj). Ilin direktis ekleziaj muzikistoj krom siaj aliaj taskoj. La direktadon de la kantekzercado tamen ankaŭ ofte transprenis taŭgaj ĥoranoj, la tiel nomataj prefektoj.

Kun la evoluo de la ĥorkantado al ĥoroj okupataj multope kaj kun amatoroj komence de la 19-a jarcento la graveco de specialiĝinta ĥorestro kreskis. La evoluo atingis sian supron meze de la 20-a jarcento per profesia ĥordirektado kun aparte disvolvita literaturo (ekz. Kurt Thomas: „Lehrbuch der Chorleitung“, 3 volumoj; Martin Behrmann: „Chorleitung“) kaj respektivaj eblecoj de edukiĝo je altlernejoj kaj universitatoj.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La taskoj de ĥordirektado estas subdivideblaj en pluraj partfakoj, kiujn tamen ne nepre devas realigi unusama persono kaj kiuj depende de la speco kaj la ambicioj de ĥoro estas malsame gravaj.

  • muzika direktado
  • realigo de la regulaj provkantadoj (didaktiko, metodaro)
  • realigo de voĉgrupaj provkantadoj
  • akompano de la ĥoro per piano (ekz. per pianopartiturode orkestre akompanata ĥorverko)
  • ĥora kaj individua voĉedukado
  • selekto de la kantota literaturo
  • organizaj aferoj (provkantaj datoj, varbado, koncertoj, koncertvojaĝoj, renkontiĝoj ktp.)
  • edukado de nova generacio de ĥoranoj
  • konsila prizorgo je konflikoj inter ĥoranoj
  • orkestrodirektado kadre de oratorioj kaj aliaj ĥorsimfoniaj verkoj (ofte kun ĉambrorkestro)

Edukado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe por profesaj ekleziaj kaj lernejaj muzikinstruistoj ĥora kaj ensembla direktado tradicie apartenas al la ĉefaj fakoj de la muzikstudo. Ĉe kelkaj muzikaltlernejoj oni tamen povas studi ankaŭ ĥordirektadon kiel sola fako, sed tio ĉi restas plejparte maloftaĵo pro la tre limigitaj profesiaj perspektivoj. Krom studi la fakon ĥordirektado por si mem (kiu entenas ankaŭ la fakojn kantado, voĉedukado, pianakompano, partiturludo same kiel muzikteorion) estas konsilinde studi la regadon de plejeble multaj muzikinstrumentoj (precipe de la orkestraj instrumentoj) samkiel akiri konojn pri kompozicio.

Oni tamen nepre ankaŭ povas edukiĝi sen studo, ekzemple en Germanujo ĉe unu el la ĥorunuiĝoj (ofte lige kun ŝtata rekono kiel ĥordirektado je amatormuzikado), ĉe la Fedaracia Akademio por Kultura Edukado je Wolfenbüttel, je la eklezio (D- kaj C-eklezimuzikistoj) samkiel en Bavarujo ĉe profesia faklernejo por muziko. Tiuj ĉi edukadoj plejparte kondukas al kromprofesia laboro.

Modeloj de dungiteco[redakti | redakti fonton]

Speciale edukitaj ĥordirektistoj povas esti dungataj nur por la direktado de ĥoro; tio tamen estas escepto. Plej ofta kazo estas la ĥordirektado en la manoj de kantoroeklezimuzikisto, kiu krom por aliaj taskoj ene de paroĥo ankaŭ estas respondeca por la direktado de ĥoroj resp. instrumentaj ensembloj. Vaste disvastiĝinta estas ankaŭ la ĥordirektado fare de lerneja muzikinstruisto, kiu ofte transpaŝas la lernejan kadron.

La funkcion de ĥordirektisto oni tamen ankaŭ principe povas plenumi liberprofesie: ne estas nekutime, ke ĥordirektisto havas kontrakton por pluraj ensembloj aŭ ĥoroj, kaj ke lia enspezaro do kunmetiĝas el enspezoj por diversaj ĥordirektadoj, muzikinstruo kaj aliaj laboroj. Problemaj estas je tiu plurfoja okupiĝo sur la amatorkampo ĉiam denove tempaj supermetadoj de prezentadoj de pluraj ĥoroj aparte en la adventa kaj antaŭsomera tempo, ĉar tiuj ĉi okazas precipe je la semajnfinoj. En la profesia muzikado kun konvene alta arta postulo la honorarioj estas konvene altaj (simile al tiuj de renomaj orkestrestroj aŭ kantsolistoj), por ke la ĥorestro povas perlabori per relative malmultaj prezentadoj sian porvivaĵon.

La plej granda parto de la ĥorestroj tamen laboras kromprofesie kaj parte ankaŭ honorofice kaj plenumas siajn taskojn kiel „ŝatokupo“ krom siaj ĉefprofesio.

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Multaj tradiciaj kantasocioj, paroĥaj ĥoroj kaj kantoraroj havas problemojn rilate la sekvan generacion. La kaŭzoj estas variaj. Unu kaŭzo certe estas la kreskaj eblecoj por junuloj, pasigi siajn libertempojn, ekzemple per uzo de la novaj elektronikaj komunikiloj. Esploristoj deduktas la malkreskan allogon de ĥoroj por pli junaj homoj el la ĝenerala reduktiĝo de aktiva kantado en la ĉiutago: pli kaj pli infanoj alkreskas en familioj, en kiuj neniu kantas. Aliaj kaŭzoj estus la ĝenerala tro maljuniĝo de la socio same kiel la manka kantedukado fare de infanĥoroj kaj lernejoj. Por alkreskanto modelon de kantaj homoj prezentas la kantsteluloj konataj el la elektronikaj komunikiloj (televido, radio, komputilo ktp.).

Tio estas problemo por la ĥordirektistoj: Dum kiam profesiaj ĥordirektistoj, kiuj estas arte postulemaj, plendas pri la malbona ĝenerala situacio, kromprofesiaj ĥordirektistoj pli kaj pli ofte direktas ĥorojn sur la popularmuzika kampo. En multaj paroĥoj la tradicia ĥoro, kiu antaŭ jaroj prizorgis repertuaron el verkoj de Heinrich Schütz, Johann Sebastian Bach, Josef Haydn, Franz Schubert ktp., formortas, dum kiam ekestas tiel nomata gospelĥoro, kiu kantas simplajn gospelajn aranĝojn, sen ke la ĥoranoj havus la talenton kanti laŭ la nigrusona maniero.

Nomoj por ĥordirektistoj[redakti | redakti fonton]

Por la pozicio de ĥordirektisto ekzistas ankaŭ aliaj nomoj. Vaste kontata estas la titolo kapelmajstro, precipe se tiu ĉi direktas kaj voĉajn kaj instrumentajn ensemblojn.

Por la estroj ofte troviĝas la titolo regens chori (eo: ĥorreganto laŭ regens participo de lat. regere, „direkti“; chori genitivo de lat. chorus, „ĥoro“).[1][2] Estroj de ĥoroj ĉe katedraloj ofte ankaŭ havas la titolon katedralkapelmajstro.

Ĥordirektistoj de evangelaj paroĥaj ĥoroj ofte havas la titolon kantoro aŭ ankaŭ eklezimuzika direktisto.

Ĥorprefekto nomiĝas en multaj pli grandaj ĥoroj (aparte en knaboĥoroj) helpanton de la ĥordirektisto, kiu ofte ankaŭ transprenas taskojn de ĥordirektisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Duden.de[rompita ligilo], Vokita majon de 2013
  2. Aŭstra vortaro Gregor Retti Vokita majon de 2013

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heribert Allen: Chorleiter und Ensembleleiter. Dienstbewertung, Vergütung, Rechtsstatus und Vertrag. 2-a eldono. Schriftenreihe des Verbandes Deutscher KonzertChöre vol. 5. Viersen (Süchteln) 1997, ISBN 3-929698-05-6
  • Hans Günther Bastian, Wilfried Fischer: Handbuch der Chorleitung. Schott, Majenco 2006, ISBN 3-7957-5785-1
  • Martin Behrmann: Chorleitung. Band 1: Probentechnik. Hänssler, Stutgarto 1984, ISBN 3-7751-0876-9
  • Siegfried Bimberg k.a. (eld.): Handbuch der Chorleitung. 2-a eldono. VEB Deutscher Verlag für Musik, Lepsiko 1981, ISBN 3-370-00267-1
  • Martin Carbow, Christoph Schönherr: Chorleitung. Pop, Jazz, Gospel. Schott, Majenco 2006, ISBN 3-7957-0566-5
  • Karl-Peter Chilla: Handbuch der Kinderchorleitung. Schott, Majenco 2003, ISBN 3-7957-8727-0
  • Wilhelm Ehmann: Die Chorführung. Bärenreiter, Kassel 1973, ISBN 3-7618-0049-5
  • René Frank: Mehrstimmiges Singen. Einführung der Mehrstimmigkeit in Kinder- und Jugendchören. Praxisbuch. Tectum, Marburgo 2005, ISBN 3-8288-8884-4
  • Robert Göstl: Chorleitfaden, 2 Bände, ConBrio Verlagsgesellschaft Regensburg 2006-2008, ISBN 978-3-932581-78-6 (CB 1178), ISBN 978-3-932581-79-3 (CB 1179)
  • Helmut Krüger: Kleiner Chor – ganz groß: Überlegungen und Anregungen zur Kantoreipraxis. Evang. Verlag-Anst., Berlino 1988, ISBN 3-374-00549-7
  • Hans Lukoschek: Dirigierkurs. Tonger, Kolonjo 1998, ISBN 3-920950-09-7
  • Axel Christian Schullz: Handbuch der Gospelchorleitung. Good News Gospel Projekt, Essen 2004, ISBN 3-9809790-0-8
  • Kurt Thomas: Lehrbuch der Chorleitung. Noveldono, 3 volumoj. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1991–2003, ISBN 3-7651-0271-7; ISBN 3-7651-0272-5; ISBN 3-7651-0273-3
  • Helmut Völkl (red.): Praxishandbuch Chorleitung. Loseblattsammlung. Edition Dr. Völkl, cantus mundi, Stutgarto 2001–2004, ISSN 1616-0924

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]