Ĥorezmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥorezmo
Historio-geografia regiono
regiono • historia lando [+]

LandojIrano, Turkmenio, Afganio
- koordinatoj42° 11′ 23″ N, 59° 19′ 34″ O (mapo)42.18960833333359.326172222222Koordinatoj: 42° 11′ 23″ N, 59° 19′ 34″ O (mapo)


Ĥorezmo (Tero)
Ĥorezmo (Tero)

Map
Ĥorezmo
Vikimedia Komunejo:  Khwarezm [+]
vdr

Ĥorezmo (aveste: Xvairizem; en antikva persa lingvo Huŭarazmiŝ; perse: خوارزم (Ĥŭārazm), arabe: خوارزم (Ĥŭārizm); ĉine: 花剌子模 (Huālázǐmó); uzbeke: Xorazm (Ĥorazm); ruse: Хорезм (Ĥorezm); en orĥon-turkaj enskriboj: Apar; ankaŭ konata internacie kaj historie kiel Chorasmia, Khwarezmia, Khwarizm, Khwarazm, Khorezm, Khoresm, Khorasam kaj Chorezm) estis la nomo de kelkaj historiaj regnoj centraziaj kaj nun estas la nomo de uzbeka provinco Ĥorezmo.

A) Ĥorasano
B) Transoksiano
C) Ĥorezmo

Kiel regno, Ĥorezmo troviĝis oriente de Aralo, inkluzivanta la nunan Karakalpakion, kaj la altebenaĵon de Ust-Urt. Sude ĝi atingis la limon de Ĥorasano kaj oriente limis al Sogdio. Ĝia ĉefurbo estis la nuna urbo Ĥiva (nun en Uzbekio), Monda heredaĵo laŭ UNESCO.

Kiam en la jaro 328 a.K. ĝia reĝo rilatiĝis kun la helena konkeranto Aleksandro la Granda, Ĥorezmo estis jam sedenta (malnomada) civiliza reĝlando bazita sur irigacia agrikulturo, bone defendita kontraŭ la ĉirkaŭantaj nomadoj.

La aramea lingvo, kvankam ŝemida, estis la mastruma lingvo de la Persa imperio kaj la nura skribita lingvo ĝis tiam en la regiono.

Plej famaj naskitoj de la lando:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]