Ĥristo Gorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĥristo GOROV, foje Hristo Gorov (cirile Христо ГОРОВ), Ĥristo Marinov GOROV. pseŭdonime Ĥrima (naskiĝis la 18-an de julio 1908 en Gorni Brodi (Горно Броди) apud la urbo Sereso (nun en Grekio); mortis la 28-an de julio 1999 en Sofio), ankaŭ konata sub la plumnomo Ĥrima, estis bulgara esperantista verkisto, poeto, tradukisto, publicisto kaj politika aktivulo. Pli ol 70 jarojn aktiva esperantisto, li estis deklarita Honora Membro de UEA en la Berlina UK en 1999, antaŭ ol venis informo pri lia forpaso nurajn 4 tagojn pli frue.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gorov frue orfiĝis. Kiel juna laboristo avide kleriganta sin, li lernis Esperanton en 1925 kaj rapide manifestis literaturan talenton, kiun Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) rekonis per sia membreco. Li unue aktivis en la kadro de SAT, publikigante multajn poemojn en Sennaciulo, kaj poste daŭrigis sian laboron en la kadro de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE) kaj IAREV.

En 1935 li estis malliberigita dum pli ol du jaroj pro lia laborista Esperanto-agado. Kontraŭfaŝisma partizano en la Dua Mondmilito, en la posta komunisma reĝimo li laboris en la partia aparato, ĉe ties Centra Komitato kaj ĉe la Ministra Konsilantaro. Dum jardekoj Gorov estis membro de la centra estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj ĝia plej longdaŭra prezidanto (1960-64 kaj 1976-87). Sub lia gvidado BEA gajnis la Trofeon Fyne de UEA en 1987. Li longe servis kiel komitatano de UEA (1977-89), estrarano de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj de pluraj aliaj Esperanto-organizaĵoj. Li kunaranĝis la UK-ojn en Sofio (1963) kaj Varno (1978) kaj IFEF-kongresojn en Varno (1967) kaj Slanĉev Brjag (1984).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li aŭtoris sub la pseŭdonimo Ĥrima la poemaron Poemo de l'Plugisto (1930), la rakontaron Ĉe Abismo (1931) kaj la novelon Du frontoj (1932). Li fondis kaj redaktis sekretan stencil-gazeton laboristan (Sturmulo). En 1983 aperis lia poemaro Ribela Kordo. En 1986 li verkis originalan prozan verkon: Mia Verda Pado. Li sisteme iniciatis la eldonadon de tradukoj el la bulgara, redaktis kaj kompilis multajn el ili, kiel Septembra poezio (1982), Bulgara nuntempa poezio kaj prozo (1985) kaj Bukedo (1985).

  • Ĉe Abismo, rakontaro, EKRELO, 1931
  • Du Frontoj, novelo, 1932.
  • Septembra poezio, 1982
  • Ribela Kordo, poemaro, 1983
  • Bukedo, 1985
  • Bulgara nuntempa poezio kaj prozo, 1985
  • Mia Verda Pado, rakontoj, 1986

Verkaro en la bulgara[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la bulgara li verkis, ne malpli ol 13 librojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literatura Esperanta Konkurso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]