Ĥruŝĉova degelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĥruŝĉova degelo (ruse хрущёвская оттепель) estas periodo, kiu komencis en Sovetunio post la 20-a kongreso de Komunista partio en 1956. Dum la 20-a kongreso, Nikita Ĥruŝĉov faris sian faman sekretan parolon pri la krimoj de la ŝtato kaj la partio dum la diktatora regado de Josif Stalin. Poste komenciĝis malrapide mildigo de ŝtato al liberecoj de siaj civitanoj. La periodo daŭris ĝis komenco de 1960-aj jaroj, kiam la premo denove plifortiĝis.

Tuj post la kongreso estis faritaj la unuaj provoj revivigi Esperanto-movadon en Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]