Ĥvojnickij (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Ĥvojnaja
ruse: Хвойнинский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La preĝejo de sankta Johano la militisto, v. Migoloŝi, distrikto de Ĥvojnaja, 1812
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro setlejo Ĥvojnaja
Areo 3 186,06 km² (318 606 ha)
Loĝantaro 13 734 (2020)
Denseco 4,31 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81667x-xx-xx
OKATO 49 245 000 000
La distrikto de Ĥvojnaja sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĥvojnaja sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Ĥvojnaja sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Khvoyninsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de ĤvojnajaĤvojnickij distrikto (ruse Хвойнинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Ĥvojnaja.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 13734 homoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arbaro ĉe la lago Vileja, Ĥvojnickij distrikto

La distrikto de Ĥvojnaja situas nord-oriente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 3186,06 km².[3] Oriente ĝi najbaras kun la Vologda provinco, norde – kun la Leningrada provinco, okcidente – kun la distrikto de Lubitino, sude (de la okcidento oriente) – kun la diastriktoj de Boroviĉi, de Moŝenskoje kaj de Pestovo.[1]

En la distrikto situas pli ol 150 lagoj kaj multo da malgrandaj riveroj, kiuj apartenas al la baseno de la Kaspia Maro. Arbaroj okupas ĉirkaŭ 65 procentojn de la distrikta areo, marĉoj – ĉirkaŭ 25 procentojn.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la aŭgusto de 1927 en la Leningrada provinco estis fondita la distrikto de Minci. La 20-an de septembro 1931 ĝia administra centro translokiĝis el la vilaĝo Minci en la fervojan stacion Ĥvojnaja, kaj la nomo de la distrikto respective ŝanĝiĝis. La 5-an de julio 1944 la Novgoroda provinco estis fondita, kaj la distrikto de Ĥvojnaja iĝis ĝia parto.[1]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la distrikto de Ĥvojnaja estis oficiale aprobita la 15-an de majo 2012 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7746. La blazono estas ora ŝildo, sur kiu malsupre estas verda tero kaj sur tiu kvin verdaj arboj: tri piceoj kaj du pinoj, alterne starantaj; kaj sub ili trans la tero ondumita blanka strio.[4][5]

La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono, sed anstataŭ la tero havas malsupre verdan bendon kun la alto je 3/10 de tiu de la tuta flago.

La vorto "Ĥvojnaja" oni povas traduki el la rusa kiel "pinglarba", pro tio aperis la pinglarboj sur la blazono kaj sur la flago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]