Īŝī Bilādī
Aspekto
عيشي بلادي · Īŝī Bilādī | ||
---|---|---|
Vivu Mia Lando | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Arif ŝejĥo Abdulah al-Hasan | |
muziko | Mohammed Abdel Wahab | |
muzika ekzemplo | ||
"Īŝī Bilādī" (arabe عيشي بلادي, tradukita titolo "Vivu Mia Lando") estas la nacia himno de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en 1971.
Longe la muziko, kiun komponis Mohammed Abdel Wahab, prezentiĝis sen teksto, do sen kantado. Nur en 1986 la teksto uzata hodiaŭ estis elektita en konkurso. La poeto estas Arif ŝejĥo Abdulah al-Hasan.[1] La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo F-maĵoro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Informoj en nationalanthems.info (angla)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- voĉa, do kanta prezento en formato mp3 en la retejo atw.hu
|