İlkay Gündoğan
İlkay Gündoğan estas germana futbalisto de turka deveno. Li naskiĝis la 24-an de oktobro 1990 en Gelsenkirchen, do nun estas 30-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li en 2008-2009 estis profesia futbalisto en la dua vira teamo de la klubo VfL Bochum kaj en 2009 ĝis 2011 de la klubo FC Nurenbergo, antaŭ ol li transiris al Dortmund.
Krome İlkay Gündoğan ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj post longa paŭzo denove membras en la nacia teamo dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2018. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion İlkay Gündoğan – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|