İsmail Besikci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
İsmail Besikci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (85-jaraĝa)
en İskilip
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Alma mater Ankara University Faculty of Political Science
Okupo
Okupo verkistosociologo • akademiulo • filozofo
vdr

Ismail Besikci, (kurde: İsmail Beşikçi (nakiĝinta en 1939 en İskilip, Turkio) estas turka klerulo, verkisto, sociologo, filozofo, kurdologo kaj revoluciulo. Li estas honora membro de PEN-klubo internacia[1]. Li estis enkarcerigita dum 17 jaroj[2] surbaze de akuzoj pro propagando pere de siaj libroj pri la kurda loĝantaro en Turkio. En 1987 li estis kandidato por la Nobel-premio pri paco[3]. Li estis priskribita kiel la "pioniro de la prikurdaj studoj en la moderna Turkio[4]. La libro Internacia Kolonia Kurdio de Ismail Besikci eldonita en 1991 estas lia ĉefverko kaj vojmontrilo por la kompreno de Kurdio hodiaŭ.

Dum multaj jaroj Ismail Beşikçi estis la sola nekurdo, kiu parolis la kurdan en Turkio, kiu klare kaj laŭte sin esprimis favore al la rajtoj de la kurdoj. Malgraŭ ĉiuj provoj lin silentigi, Beşikçi daŭrigis verki kaj paroli pri tiuj ratjoj kaj tiam fariĝis forta kaj grava simbolo por la kurda movado kaj por la homaj rajtoj en Turkio.

En 2011 estis kreita en Istanbulo fondumo je la nomo de Ismaïl Beşikçi kiu celas ebligi sciencajn esploradojn sociajn kaj kulturajn danke al la arkivoj de Ismaïl Besikçi[5].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Fako pri Politikaj Sciencoj en la universitato de Ankaro, kie li diplomiĝis en 1962. Post militservo li fariĝis asista profesoro en la Universitato Atatürk en Erzurum. Tie li pretigis sian unuan antropologian studon, esploron pri unu el la lastaj nomadaj kurdaj triboj en ‘Alī Kān. Tiun studon li prezentis en 1967 al la fako de Politikaj Sciencoj de Ankaro kun la titolo “Göçebe Alikan Aşireti", nome La nomada tribo de Alī Kān. Alī Kān situas en la provinco Okcidenta Azerbajĝano, nordokcidente de Irano kaj proksime al la turka landlimo. Lia dua renkonto kun kurdoj okazis dum militservo en Bitlis (kurde Bidlis), kaj Hakkâri (kurde Colemêrg), du turkaj urboj proksimaj al la orienta landlimo kun Irano, ĉefe loĝataj de kurdoj. Fine de 1974 li profitis de amnestio kaj estis liberigita post longjara enprizonigo. Vane li petis lokon ĉe la Fakultato de Politikaj Sciencoj de la Ankara Universitato, kiu en 1970 ŝajne pretis dungi lin. Li ne trovis postenon sciencan kaj de tiam dediĉis sin al esplorado kiel sendependa klerulo.

La 15-an de septembro 2012 li ricevis la internacian premion Hrant Dink. Tiu ĉi premio rekompencas individuojn aŭ grupojn, kiuj laboras, en kondiĉoj ofte danĝeraj, nome de iuj humanaj valoroj.

Kurda movado[redakti | redakti fonton]

İsmail Beşikçi verkis plurajn gravajn verkojn pri la socia organizo kaj la aktuala situacio de la kurdoj. La plej fama inter ili estas Devletlerarası Sömürge Kurdistan, “Kurdio, internacia kolonio”, 1990. Beşikçi argumentas, ke la turka ŝtato praktikis politikon de genocido kontraŭ la kurdoj en la lastaj 80 jaroj. Tio estas verŝajne la kritiko plej aperta de Beşikçi pri la nuna divido de Kurdistano, etna areo disrompita inter Turkio, Irano, Irako kaj Sirio, kun milionoj da kurdaj loĝantoj.

Li estis deklarita Homo de la Jaro fare de Rudaw Mitjana, grava retejo de kurdaj komunikiloj pro lia kontribuo al la kurda kaŭzo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

El la 36 libroj, kiun li publikigis, 32 estis malpermesitaj en Turkio[6]. Ĉi tie estas elekto de liaj libroj:

  • Kürdler ve Gelecegini Belirleme Hakki
  • Dewlet Û kurdo
  • Bilim Yöntemi Türkiye'deki Uygulama-IV - Tunceli Kanunu (1935) ve Dersim Jenosidi
  • İsmail Beşikçi, International Colony Kurdistan (angla traduko Devletlerarası Sömürge Kurdistan, “Kurdio, internacia kolonio”), Londono, Gomidas Institute, ISBN 978-1-909382-20-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) International PEN. "Newsletter of the Writers in Prison Committee of International PEN Arkivigite je 2009-03-05 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF).
  2. (tr) Derya Sazak on Milliyet. "İmralı'daki değil dışarıdakiler konuşsun"
  3. (en) "Dr Ismail Besikci Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine", Centro por turkaj studoj
  4. (en) van Bruinessen, Martin (2005). "Ismail Beşikçi: Turkish sociologist, critic of Kemalism, and kurdologist". Journal of Kurdish Studies.
  5. Nicole Margot, İsmail Beşikçi, Unua turko, defendanto de kurdoj, gasto en Laŭzano Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine (pdf), p. 10, Etnismo, n-ro 97, junio 2016.
  6. (en) "Rudaw's 2014 Person of the Year".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]