Ĵaluzivosta trogono
Ino en Kostariko
Masklo en Kostariko | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Trogon clathratus (Salvin, 1866) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ĵaluzivosta trogono aŭ Kradvosta trogono (Trogon clathratus) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas unu el 24 trogonaj specioj de la tipa genro Trogon, la plej granda en la familio. Ĝi troviĝas en Kostariko kaj Panamo.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Aspekto
[redakti | redakti fonton]La kradvosta trogono estas ĉirkaŭ 30 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 130 g. La masklo havas flavan bekon, blankecan okulon, kaj nigrecajn vizaĝon, mentonon kaj gorĝon. La krono, nuko, supraj partoj kaj brusto estas irizverdaj. La ventro kaj pugareo estas rozruĝaj. La faldita flugilo havas fajnan nigrablankan vermikulecon, kiu aspektas griza de malproksime. La supra flanko de la vosto estas bluetverda kaj la malsupra flanko ardezgriza kun fajnaj blankaj strioj. La ino anstataŭigas la verdon de la masklo per ardezgriza, kun oliveca nuanco sur la brusto. La supra makzelo de la ino estas malhela.[2]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La kradvosta trogono troviĝas laŭlonge de la kariba deklivaro tra la tuta longo de Kostariko kaj en okcidentan Panamon; ĝi ankaŭ troviĝas surloke sur la pacifika deklivaro en Panamo. Ĝi loĝas en la meza etaĝo kaj plej malalta kanopeo de matura humida ĝis malseka antaŭmontara kaj pli malalta montarbaro. Ĝi kutime troviĝas en la interno de la arbaro, sed ankaŭ ĉe la randoj kaj en ombrajn duonmalfermajn pejzaĝojn. Laŭ alteco ĝi varias inter 90 kaj 1 360 m. Ĝi descendas al la pli malaltaj altitudoj direkte al la fino de la pluvsezono, sed preskaŭ neniam troviĝas en la ebenaj malaltaj teroj.[2]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La dieto de la kradvosta trogono konsistas plejparte el fruktoj kaj grandaj insektoj, sed ankaŭ foje inkluzivas malgrandajn ranojn kaj lacertojn.[2]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la kradvosta trogono daŭras de februaro ĝis majo. Ĝi nestas en kavaĵo elfosita en putriĝanta arbo aŭ baro kaj foje en arbara termitejo, kutime inter 5 kaj 8 m super la tero.[2]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la kradvostan trogonon kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝi havas limigitan teritorion kaj oni kredas, ke ĝia nekvantigita populacio malpliiĝas.[3] "Habitata detruo ene de ĝia teritorio [estas] nun ampleksa, tamen, kaj zorgema taksado de la stato necesas."[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- 1 2 3 4 5 Collar, N. (2020). Lattice-tailed Trogon (Trogon clathratus), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 27an de Oktobro, 2021
- ↑ BirdLife International (2016). “Lattice-tailed Trogon Trogon clathratus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 27a de Oktobro 2021..
- Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Names. London, UK: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



