Ĵarah-eŭkalipto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĵarah-eŭkalipto
Jarrah tree burls 01 gnangarra.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus marginata
Donn ex Sm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ĵarah-eŭkalipto aŭ la ĵaraho (Eucalyptus marginata) estas unu el la plej oftaj specioj de eŭkaliptoj en la sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio. La arbo kaj la ligno estas tutmonde kutime referataj sub la indiĝena nomo jarah. Pro la simila aspekto de laborita ĵarah-konstruligno kaj de tiu de la hondura svitenio (Swietenia humilis), la ĵarah-eŭkalipto iam estis nomata Swan River mahogany (Cigno-Rivero-mahagono) laŭ la samnoma riversistemo kiu kuras tra Perto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝelo de ĵaraho.

La arbo atingas alton de ĝis 40 metroj kaj trunkodiametron de ĝis 3 metroj, kaj havas malglatan, grizecan-brunan, vertikale kanelatan, fibrecan ŝelon kiu deĵetas en longajn platajn striojn. La folioj ofte estas kurbaj, 8-13 centimetrojn longaj kaj 1,5-3 centimetrojn larĝaj, brile malhelverdaj supre kaj pli palaj malsupre. La scienca nomo de la specio marginata rilatas al la lum-kolora vejno sur la marĝeno ĉirkaŭ la folioj. La petiolataj florburĝonoj aperas en aretoj de inter 7 kaj 11; ĉiu burĝono havas mallarĝan, konusan burĝonĉapon 5-9 milimetrojn longan. La floroj estas blankaj, laŭdiametre mezuras 1-2 centimetrojn, kaj la florado okazas printempe kaj somerkomence. La fruktoj estas sferaj ĝis barelformaj, kaj 9-16 milimetrojn longaj kaj larĝaj. La ŝelo de tiu eŭkalipto ne pecete defalas kiel ofte estas okazas ĉe aliaj specioj, sed fendigas sin fibrec-strie. La ĵaraho ankaŭ estas nekutima en tio ke ĝi havas lignotuberon, grandan subteran ŝvelaĵon kiu enmagazenigas karbonhidratojn kaj permesas al junaj arboj regenerigi sin post incendio. Ĉar ili estas profundradikaj, entute 40 metroj [1], la ĵaraho estas sekecrezistema kaj povas transporti akvon ekde grandaj profundoj dum sekaj periodoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ĵaraho ekologie estas grava elemento, disponigante multajn vivejojn por la faŭno - speciale birdoj kaj abeloj - dum ĝi estas vivanta, kaj en la kavaĵoj kiuj formiĝas kiam la durameno kadukiĝas. Kiam ĝi falas, ĝi disponigas ŝirmon al grundo-loĝantoj kiaj ekzemple la nigravosta dasiuro (Dasyurus geoffroii), karnovora marsupiulo.

La ĵarah-eŭkalipto montris konsiderindan adaptadon al malsamaj ekologiaj zonoj - kiel en Cigna marbordebeno kaj pli norde, kaj ankaŭ al malsama vivejo de la laterita Daling-Montaro (Darling Scarp) [2].

La ĵarah-eŭkalipto estas tre minacata per "ŝosvelko", la oomiceto Phytophthora cinnamomi, kiu kaŭzas radikputron. En grandaj sekcioj de Daling-Montaro ekzistas diversaj iniciatoj por redukti la disvastiĝon de ŝosvelko lavante veturilojn, kaj limigante aliron al areoj de arbaro ankoraŭ ne infektitaj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ĵaraho estis komune uzata por bariloj en Okcidenta Aŭstralio.
Brokanta ĵaraha pargeto post polurado, Novzelando.
Jarrahland JIngles by Murphy.jpg

La ĵaraho produktas malhelan, dikan, bongustan mielon, sed sia ligno estas sia precipa uzo. Estas peza ligno, kun specifa pezo de 1,1 kiam verde. Ĝiaj longaj, rektaj trunkoj de riĉe kolorata kaj beltekstura termit-rezistema konstruligno igas ĝin valora por mebloj, plankokovraĵoj, parietoj kaj subĉiela meblaro. La finpreta ligno havas riĉan ruĝetan-brunan koloron kaj allogan teksturon. Kiam freŝe, la ĵarah-ligno estas sufiĉe uzebla sed post kelke da tempo ĝi iĝas tiom malmola ke konvenciaj lignoprilaboriloj estas senutilaj sur ĝi. Ĝi estas tre daŭrema kaj akvorezistema, igante ĝin ideala struktura materialo por pontoj, varfoj, ŝpaloj, ŝipkonstruado kaj telegraffostoj.

La ĵarah-ligno estas tre simila al tiu de kari-eŭkalipto (Eucaliptus diversicolor). Ambaŭ arbospecioj vegetas en la sudokcidento de Aŭstralio, kaj la du lignospecoj estas ofte konfuzataj. Ili povas esti diferencigataj tranĉante freŝan spliton kaj brulante ĝin: la kari-eŭkalipto brulas tute al blankan cindron, dum la ĵaraho formas lignokarbon. La plej granda parto de la plej bona ĵaraho estis forhakata en sudokcidenta Aŭstralio.

Granda kvanto estis eksportata al Britujo, kie ĝi estis tranĉata en blokojn kaj kovrata per asfalto por vojkonstruado. Unu el la grandaj eksportfirmaoj en la malfrua deknaŭa jarcento estis M.C. Davies kiu havis segejojn ekde Margareta-Rivero ĝis la regiono de Augusta en la sudokcidento, kaj havenojn ĉe Hamelin-Golfo kaj Flinders-Golfo.

La ĵarah-ligno estas fariĝinta pli alte aprezata, kaj subtenas industrion kiu reciklas ĝin el malkonstruitaj domoj. Eĉ tiel, en 2004, malnova 10 je 5 cm reciklita ĵarah-ligno estas rutine anoncata en Pertaj gazetartikoloj por malpli ol 1,50 USD je metro. Pli grandaj pecoj el la konstruligno estis produktataj en la frua historio de la industrio, de arboj de granda aĝo, kaj tiuj ankaŭ estas reakirataj de la malkonstruo de pli malnovaj konstruaĵoj.

La ĵarah-ligno estas uzata je muzikinstrumenta farado, por frapinstrumentoj kaj gitarinkrustaĵoj.

Arbarekspluatadaj kaj segadaj postrestaĵoj, arboskeletoj, perincendie damaĝitaj arboj, ankaŭ estas vendeblaj por tiuj kiuj uzas brullignon en Perto, kaj ŝarĝoj de unu tuno povas (kiel dum la vintro de 2005) superi po $160. La ĵarah-ligno estas taŭga por malrapidaj bruligadfornoj kaj fermataj hejtiloj kaj ĝi produktas pli grandan varmecon ol la plej multaj aliaj haveblaj lignospecoj. Pro ĝia rimarkinda rezisto al putro, la ĵaraho estas uzata por konstrui saŭnojn.

La loka poeto Edwin Greenslade Murphy (aŭ "Dryblower")[3] skribis poemon en la frua dudeka jarcento pri la ebleco ekstrakti alkoholon el la ĵarah-ligno [4], sugestante ke la resurco estis senfine ekpluatebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle (2013) “Natural gold particles in Eucalyptus leaves and their relevance to exploration for buried gold deposits”, Nature Communications 4. doi:10.1038/ncomms3614. 
  2. angle Powell, Robert James and Emberson, Jane 1978 : An old look at trees : vegetation of south-western Australia in old photographs. Perth : Campaign to Save Native Forests (W.A.). ISBN 0-9597449-3-2 - havas bildojn de signife grandaj maljunaj arboj de Cigna marbordebeno en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj
  3. Murphy, Edwin Greenslade (Dryblower) (1866–1939). Arkivita el la originalo je 2014-06-08.
  4. found in Jarrahland Jingles

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Boland, D. J. et al. 1984 : Forest Trees of Australia (Fourth edition revised and enlarged), CSIRO Publishing, Collingwood, Victoria, Australia, isbn=0-643-05423-5
  • angle Powell, Robert 1990 : Leaf and Branch: Trees and Tall Shrubs of Perth, Department of Conservation and Land Management, Perth, Western Australia, isbn=0-7309-3916-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]