Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La IBRA-regionoj, kun "Warren" ruĝe.
La ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj, kun la agrikulturaj areoj flave, kaj la indiĝena vegetaĵaro verde. La urboj, vojoj kaj fervojoj ankaŭ estas montrataj

La ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de suda Okcidenta Aŭstralio. Ĝi situas en la "sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj en la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj".

La ekoregiono kongruas kun la IBRA-regiono "Warren".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Situante en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, ĝia difina karakterizaĵo estas ampleksa altarba arbaro de kari-eŭkalipto (Eucalyptus diversicolor). Tiu ĉi estas subtenata de tratranĉita, monteta tereno, kun modere malseka klimato. La kari-eŭkalipto estas valora konstruligno kaj multe de la kari-arbaro estis ekspluatata, sed malpli ol triono estis senarbarigata por agrikulturo. Agnoskite kiel biogeografia regiono laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio, kaj kiel tersupraĵa ekoregiono fare de la Monda Natur-Fonduso, ĝi unue estis difinata de Ludwig Diels en 1906.

Kari-eŭkaliptaro apud Pemberton, montranta tipe montetan topografion.

La ekoregiono estas difinita kiel la marborda sablebenaĵo inter Kabo Naturaliste kaj Albeno. Etendiĝante de la oceano ĝis la rando de la altebenaĵa Jilgarn-Kratono, por la plej granda parto de ĝia amplekso ĝi povas esti adekvate priskribata kiel la tero ene de dek kilometroj de la marbordo norden de Point D'Entrecasteaux; aliflanke, ĝi etendas sin enlanden preskaŭ ĝis Nannup kaj Manjimup.

Ĝi havas areon de proksimume 8 300 da kvadrataj kilometroj, igante ĝin proksimume 2,7% de la sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj, 0,3% de la subŝtato, kaj 0,1% de Aŭstralio. La ekoregiono estas limtuŝata en la nordo kaj oriento per la IBRA-regiono Jarrah Forest [1] . Multe de la regiono estas neloĝata, sed ekzistas kelkaj urboj kun multnombra loĝantaro, precipe Margareta River, Augusta, Pemberton, Walpole, Denmark kaj Albeno. La ekoregiono havas montetan topografion, kaŭzitan de du faktoroj: la subkuŝanta geologio, kiu konsistas el foldita metamorfa roko de la Komplekso Leeuwin kaj arĥaika granito de la Orogezeo Albeno-Frasero; kaj la dissekcio de riveroj kiaj ekzemple Blakvudo, Vareno, Ŝanono kaj Franklando.

La okcidenta etendaĵo de la regiono situas en Kresto Leeuwin Naturaliste, 80 kilometrojn longa strio de marborda kalkŝtono pinte de kresto el granito, kun ampleksa kavernsistemo [2]. Ekzistas kelkaj grundotipoj, inkluzive de firma argila grundo, laterita grundo, lesivita sabla tero kaj holocenaj maraj dunoj [3][4].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono havas moderan mediteranean klimaton. Ĝi havas la plej altan precipitaĵon de la subŝtato, kun jara pluvfalo de 650 al 1500 milimetroj, kaj mallongan sekan sezonon de nur tri al kvar monatoj[4].

Klimata Tabelo por Pemberton, urbo en la ekoregiono
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jaro
Averaĝa taga maksimuma temperaturo 26.1 °C
79.0 °F
26.3 °C
79.3 °F
24.3 °C
75.7 °F
21.1 °C
70.0 °F
18.0 °C
64.4 °F
15.8 °C
60.4 °F
14.9 °C
58.8 °F
15.3 °C
59.5 °F
16.6 °C
61.9 °F
18.6 °C
65.5 °F
21.2 °C
70.2 °F
23.8 °C
74.8 °F
20.2 °C
68.4 °F
Averaĝa taga minimuma temperaturo 13.1 °C
55.6 °F
13.5 °C
56.3 °F
12.6 °C
54.7 °F
10.9 °C
51.6 °F
9.3 °C
48.7 °F
8.1 °C
46.6 °F
7.2 °C
45.0 °F
7.0 °C
44.6 °F
7.6 °C
45.7 °F
8.5 °C
47.3 °F
10.2 °C
50.4 °F
11.9 °C
53.4 °F
10.0 °C
50.0 °F
Averaĝa totala pluvfalo 21.7 mm
0.8 in
20.0 mm
0.8 in
37.3 mm
1.5 in
74.3 mm
2.9 in
153.3 mm
6.0 in
196.9 mm
7.8 in
214.5 mm
8.4 in
169.4 mm
6.7 in
125.6 mm
4.9 in
92.3 mm
3.6 in
59.6 mm
2.3 in
34.5 mm
1.4 in
1199.5 mm
47.2 in
Averaĝa nombro da pluvaj tagoj 6.7 6.5 8.8 12.8 18.1 21.2 22.9 21.6 18.8 16.0 12.2 9.4 175.0
Fonto: Servo de Meteologio [5]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kari-arbaro apud Pemberton. Tiu arbaro estas restatiĝanta post troa arbarekspluatado, kaj la plejmultaj arboj estas sufiĉe junaj.

La karakterizan vegetaĵaron de la ekoregiono konstituas la kari-eŭkalipto, kun alto de 90 m la plej alta arbo en Aŭstralio, asociata kun Eucalyptus brevistylis, E. jacksonii kaj E. guilfoylei. La kari-eŭkalipto havas densan subarbaraĵon de herboj, arbustoj kaj arbedoj kiaj ekzemple Kennedia coccinea. La plej gravaj plantfamilioj estas la fabacoj (inkluzive de la visterio), la orkidacoj, la mimozedoj, la mirtacoj kaj la proteacoj [2].

La kari-arbaro troviĝas sur profunda lomo, kaj kovras preskaŭ duonon de la ekoregiono. Kvankam tre humida en vintro, ĝi ne estas konsiderata kiel pluvarbaron ĉar la seka sezono ekskludas la establadon de karakteriza pluvarbara subarbaraĵo de epifitoj, hepatikoj, filikoj kaj muskoj. Kelkaj pluvarbaraj relikvoj tamen estas troveblaj, aliflanke, kiaj ekzemple Anthocercis sylvicola, Cephalotus follicularis kaj Podocarpus drouynianus [2].

La pli malbonaj, lateritaj grundoj, proksimume kvarono de la regiono, estas okupataj de mezalta arbaro de ĵarah-eŭkalipto, kiu povas atingi alton de 40 m, kaj de ĝis 60 m alta Corymbia calophylla. Aliaj signifaj vegetaĵarformoj inkludas malaltan duonarbaron de ĵaraho kaj de Banksia-specioj (8%); duonarbaron aŭ arbedaron de Agonis flexuosa sur holocenaj maraj dunoj (5%); kaj marĉojn kiuj subtenas kareksojn (5%) aŭ malaltajn duonarbarojn de melaleŭko (4%) [1].

Nuntempe (2007), la ekoregiono povas enhavi 1 865 da indiĝenaj vaskulplantaj specioj, kaj plie 419 da naturalizitaj enmetitaj specioj. La endanĝerigata flaŭro de la ekoregiono konsistas el 28 da specioj; krome estas 160 da specioj estintaj deklaritaj maloftan kaj prioritaran flaŭron pere de la Ministerio por Medio kaj Naturprotekto [6].

La ekoregiono estas konsiderata unu el la plej gravaj centroj de planta endemiismo en sudokcidenta Aŭstralio. Same kiel la tri supre nomitaj endemiaj eŭkalipto-specioj, aliaj specioj endemiaj en la ekoregiono inkludas Corymbia ficifolia. La areo ĉirkaŭ Albeno estas aparte riĉa je endemioj kiaj ekzemple Cephalotus follicularis [2].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj subtenas riĉan faŭno-diversecon, el kiu ŝajne multo estas de gondvana origino. La mamuloj ampleksas la ordinaran ringvostulon (Pseudocheirus occidentalis), la nigravostan dasiuron (Dasyurus geoffroii) (speciale trovata en ĵarah-arbaro), la tafa faskogalon (Phascogale tapoatafa), la kvokaon ( Setonix brachyurus ), la flavpiedan poŝmuson (Antechinus flavipes leucogaster), la kurtnazan izoodonon (Isoodon obesulus), kaj la tufvostan poŝkuniklon (Bettongia penicillata ogilbyi). La unuaj kvar el ili estas minacataj specioj kaj multaj el la indiĝenaj marsupiuloj estas malpliĝintaj ĉar ilia biotopo estas forigita aŭ ŝanĝita [2].

Kiel en la resto de la koncerna biodiverseco-riĉaĵejo, ekzistas sufiĉe malalta diverseco de birdspecioj. La endemiismo estas simile malalta, ĉar la plej multaj sudokcident-aŭstraliaj birdspecoj estas vivejĝeneralistoj kun larĝa disvastiĝo. Esceptoj estas la okula stagonopleŭro (Stagonopleura oculata) kaj la blankbrusta eopsaltrio (Eopsaltria georgiana) (petroicedoj), kiuj ambaŭ troviĝas nur en la kari-arbaro; Dasyornis longirostris (Dasyornithidae), la nigragorĝa cinklosomo (Psophodes nigrogularis nigrogularis) kaj Pezoporus wallicus flaviventris, ĉiuj el kiuj vivas en la vegetaĵaro de la ekoregiono; kaj la bruema atrikornito (Atrichornis clamosus), kiu preferas densvegetaĵarajn erozisulkojn [2]. Aliaj arbarbirdoj estas Glossopsitta porphyrocephala.

Ekzistas unu endemia araneo Moggridgea tingle.

La dolĉakvaj fluoj de la ekoregiono entenas nur malaltan faŭnodiversecon, sed multe de ĝi estas tre endemia. Kelkaj ranospecioj estas endemiaj aŭ preskaŭ tiel, inkluzive de Geocrinia vitellina, Geocrinia alba, kaj Spicospina flammocaerulea. Endemiaj dolĉakvosenvertebruloj inkludas vermojn de la familio Phreodrilidea, kaj kankro de la genroj Cherax kaj Engaewa [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 angle Beard, J. S. and B. S. Sprenger (1984). “Geographical Data from the Vegetation Survey of Western Australia”. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 angle WWF 2007 : Jarrah-Karri forest and shrublands
  3. angle Environment Australia . “Revision of the Interim Biogeographic Regionalisation for Australia (IBRA) and Development of Version 5.1 - Summary Report”. Alirita 2007-01-31.. 
  4. 4,0 4,1 angle Beard, J. S. (1980). “A new phytogeographic map of Western Australia”, Western Australian Herbarium Research Notes (3), p. 37–58. 
  5. Averaĝoj por Pemberton. Bureau of Meteorology. Alirita 2007-02-10.
  6. angle Florabase. Alirita 2007-01-31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Berry, Christopher 1987 : The history, landscape and heritage of the Warren district, Shire of Manjimup
  • angle Hopper, Steven D.; Keighery, G. J. and Wardell-Johnson, G. 1992 : Flora of the karri forest and other communities in the Warren Botanical Subdistrict of Western Australia, Department of Conservation and Land Management, Occasional Paper 2/92, 1–32
  • angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program, Version 4.0, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit, Canberra, ISBN 0-642-21371-2
  • angle Wardell-Johnson, G. and P. Horwitz 1996 : Conserving biodiversity and the recognition of heterogeneity in ancient landscapes: a case study from south-western Australia, Forest Ecology and Management, 85, 219–238.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]