Ĵazlernejo je Lenox

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazlernejo je Lenox (an.: Lenox School of Jazz) estis eduka programo por ĵazmuzikistoj, kiu okazis dum la someraj monatoj ekde 1957 ĝis 1960 en Lenox en la usona ŝtato Masaĉuseco.

Historio de la ĵazprogramo[redakti | redakti fonton]

La ĉiufoje trisemajna programo Ĵazlernejo je Lenox, kiu okazis inter 1957 kaj 1960, kavis altan gravecon por la edukado de pli malfrue gravaj ĵazmuzikistoj.[1] En la eta loko ariĝis studentoj ne nur el Usono, sed ankaŭ el Barato, Rodezio, Aŭstrujo, Nederlando, Svedujo kaj Turkujo; la lastan kursaron vizitis 45 studentoj. La kursprogramon fondis Marshall Stearns, profesoro pri angla lingvo ĉe Altlernejo Hunter kaj poste fondinto de la Instituto pri Ĵazstudoj ĉe Universitato Rutgers.

Ornette Coleman je Hago en 1994

Al la kursgvidantoj apartenis krom multaj ĵazmuzikistoj kiel Kenny Dorham (1958/59) aŭ Dizzy Gillespie (1958) ankaŭ ragtimo-pianisto Eubie Blake, komponisto kaj direktisto Leonard Bernstein, la instruisto de Lernejo Julliard John Mehegan, muziksciencisto Willis James de Altlernejo Spelman, komponisto Marc Blitzstein kaj homsciencisto Richard Waterman de la Nordokcidenta Universitato.[1]

Grava aspekto de la lenoksa instrumetodo estis la praktika edukado de la studentoj, kiuj estis instigataj, sekvi krom la kursojn pri kompozicio, muzikhistorio kaj ensembla ludo sekvi du privatajn instrumentludajn lecionon ĉiusemajne, por tiel eviti, ke ili tro orientiĝas laŭ la stilo de siaj pokazaj edukantoj. Krom la edukantaj muzikistoj kiel David Baker, Gary McFarland, Bill Evans, Ralph Peña kaj Herb Pomeroy en 1958 ankaŭ ĉeestis komponistoj, kiuj instruis kompoziciajn klasojn. Tio estis krom Margo Guryan kaj Arif Mardin la ĵazmuzikistoj Bill Russo, Jimmy Giuffre, George Russell kaj Gunther Schuller. Preferata metodo estis la instruilo de Bill Russo „Instruo pri [lingva] enmergiĝo“, kiun multaj studentoj taksis kiel kulminon de sia restado.[1]

En 1959/60 Gunther Schuller estris krome kursojn pri ĵazhistorio (The Analytical History of Jazz). Krom tio oni pritraktis la rilaton de ĵazo al klasika muziko, de Nova Muziko kaj ĵazo (Gunther Schuller), pri limregionoj de ĵazo (Bill Russo kun Lennie Tristano), pri problemoj le la registrado de ĵazo (kun Nesuhi Ertegün kiel gasto); pri demandoj de muzika negoco (kun la agentoj Monte Kay, Pete Kameron kaj Rudy Viola); pri afrika muziko (kun Fela Sowande) same kiel la elementaj komencoj de ĵazo (Willis James); krome estis diskutaj rondoj pri la temoj recenzo de ĵazo kaj problemoj je la organizado de ĵazfestivaloj.

Max Roach en 1979

Alia supro de la Lenox-programoj estis la koncertoj, kiuj okazis ĉiujn vesperojn de ĵaŭdo kaj sabato; je ĉi tiuj prezentis krom la partoprenantoj ankaŭ gastoj kiel Wilbur DeParis and his New Orleans Jazz Band, Mahalia Jackson, Chris Connor kaj la Boston Percussion Ensemble same kiel la ensembloj de la estroj, ekz. la triopo de Oscar Peterson, Dizzy Gillespie, Max Roach, la kvinopo de J. J. Johnson kun Freddie Hubbard kaj la membroj de la Modern Jazz Quartet, Milt Jackson, John Lewis, Percy Heath kaj Connie Kay. Jam la lasta programo someron de 1960 minacis fiaski lastmomente pro mankaj subtenaj financoj, mondonaco de restoracia posedanto Michael Bakwin je 5000 dolaroj ebligis finfine ankaŭ la prezentado de la tria-fluo-projekto de Schuller, kiun sonregistris diskeldonejo Atlantic kaj publikigis je la nomo John Lewis Presents Jazz Abstractions.[1]

Inter la studentoj, kiuj lernis je The Lenox School of Jazz, troviĝas Vera Auer, John Bergamo, Ran Blake, Nico Bunink, Don Cherry, Ornette Coleman, Michael Gibbs, Jim Hall, Steve Kuhn, Larry Ridley, Perry Robinson, Ian Underwood kaj Attila Zoller.

Citaĵoj de partoprenintoj[redakti | redakti fonton]

La eblecon formi la ĵazlernejon estis nekredebla Dia donaco!
- John Lewis[2]
La ĵazlernejo donis al ĵazo pezon da renomo, kiu siatempe estis nekonata.
- Sonny Rollins.[2]
La Ĵazlernejo je Lenox estis nekredebla, unika pionirfaro. Ĝi antaŭiris sian epokon dudek jarojn.
- Gunther Schuller[2].

Disko[redakti | redakti fonton]

  • The Lenox Jazz School Concert - August 29, 1959 kun Ornette Coleman, Don Cherry, Kenny Dorham, Jimmy Giuffre, Ian Underwood, Gunther Schuller, Gary McFarland, Attila Zoller, Steve Kuhn, Ran Blake, Larry Ridley, Barry Greenspan (Fresh Sound Records)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jeremy Yudkin: The Lenox School of Jazz - A Vital Chapter in the History of American Music and Race Relations. ISBN 0-9789089-1-0.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]