Qianmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵengĝangmen Pordego)
La pordega turo.

Qianmen (en simpligita ĉina: 前门; en tradicia ĉina: 前門; en pinjino: Qiánmén; Wade–Giles: Ch'ien-men; laŭvorte. 'Fronta Pordego') estas populara nomo por Zhengyangmen (Ĵengĝangmen, en simpligita ĉina: 正阳门; en tradicia ĉina: 正陽門; en pinĝino: Zhèngyángmén; Wade–Giles: Cheng-yang-men; en manĉura:ᡨᠣᠪ ᡧᡠᠨ ᡳ ᡩᡠᡴᠠ; Möllendorff: tob šun-i duka) laŭvorte "Pordego de la Zenita Suno", estas pordego en la historia murego de Pekino. Tiu pordego estas sude de la Placo Tian An Men kaj iam kontrolis la sudan enirejon en la Internan Urbon. Kvankam multo de la muregoj de Pekino estis detruita, Zhengyangmen restas grava geografia markilo de la urbo. La centra nord–suda akso de la urbo pasas tra la ĉefe pordego Zhengyangmen. Ĝi estis iam nomita Liĵengmen (en simpligita ĉina: 丽正门; en tradicia ĉina: 麗正門; en pinĝino: Lìzhèngmén), kun la signifo "bela pordego".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 53′ 57.0″ N 116° 23′ 29.3″ O / 39.899167 °N, 116.391472 °O / 39.899167; 116.391472 (mapo)