Ĵetpluredro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵetpluredro, ludkubo, ĵetkubo aŭ nur kubo estas pluredro kiun oni ĵetas en ludoj. Ĝi uziĝas por hazarde elekti numeron inter tiuj kiuj estas skribitaj sur ĝiaj edroj.

20-edra ĵetpluredro
Antikvaj ĵetkuboj el Azio

La esprimo "kubo" foje estas uzata por similaj objektoj, kiuj havas alian formon kaj alian nombron da edroj, por hazarde decidi inter alia nombro de ebloj ol 6. Por tio plej taŭgas la regulaj pluredroj (kvaredro, okedro, dekduedro, dudekedro), sed ĉar regula kvaredro havas tre akrajn angulojn, ĝi malbone ruliĝas. Tial por distingi inter kvar ebloj oni uzas okedron kaj metas al po du edroj la saman simbolon.

Pluredroj taŭgaj kiel ĵetaĵoj

Ne ekzistas regula korpo kun 10 edroj. Por decidi inter 10 ebloj oni povas uzi dudekedron, sed eblas kunigi du 5-flankajn piramidojn tiel, ke neniu el la 10 edroj distingiĝas de la aliaj. La ofte uzata formo por ĉi tio estas kvinlatera kajtopluredro. Tio funkcias por ĉiu para nombro de edroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]