Saltu al enhavo

Ĵiĝao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵiĝao
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 276800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 968 365  (2020) [+]
Loĝdenso 554 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 25′ N, 119° 26′ O (mapo)35.416388888889119.43305555556Koordinatoj: 35° 25′ N, 119° 26′ O (mapo) [+]
Areo 5358,57 km² (535857 ha) [+]
Ĵiĝao (Ĉinio)
Ĵiĝao (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ĵiĝao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rizhao [+]
vdr

Ĵiĝao, per simpligita ĉina skribo 日照, per pinjino Rìzhào, alternative Jihchao estas prefektuja (triaranga) milionurbo, ankaŭ marhavena urbo en provinco Ŝandongo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo laŭvorte signifas: "(la unua, kiu ricevis) sunbrilon" aŭ "unuaj radioj de la suno". Ĝi estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj kiel unu el la plej loĝeblaj urboj en la mondo en 2009.

Strato en Ĵiĝao

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 en la prefektejnivela urbo vivis ĉirkaŭ 2968365 homoj.

Plaĝo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĵiĝao situas laŭ la Flava Maro fronte al Koreio kaj administras 4 distrikt-nivelajn dividojn sur areo de 5348 km². Linji troviĝas 109, Ĉingdaŭo 111, Vejfang 146, Ŝanhajo 502, ĉefurbo Pekino 566 km aere laŭ [rompita ligilo].

La areo situas ĉe tiu loko, kie prosperis la antikvaj ĉinaj kulturoj almenaŭ 2070 jaroj antaŭ Kristo. En la 10-a jarcento la urbo kaj distrikto Ĵiĝao estis establitaj. En 1940 ĝi venis sub la kontrolon de la Ĉina Komunista Partio. Post esti distrikto kaj ekde 1985 urbo sub la administrado de Linyi, Ĵiĝao fariĝis prefektuja urbo ene de la provinco Ŝandongo en 1989.

La industrio produktas malpezajn kamionojn kaj agrikulturan maŝinaron. En vilaĝo estas grava centro por bredado kaj prilaborado de hipokampoj.

En Ĵiĝao 2 universitatoj kaj 5 altlernejoj prezentas la altan edukon.

Stacidomo

La prefektujnivela urbo havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn liniojn. La enlanda flughaveno estis konstruita en 2015. La haveno servas kiel loko por ŝarĝi kaj malŝarĝi ferercojn kaj karbojn. Aliaj produktoj trapasantaj la havenon inkluzivas cementon, nikelon, baŭksiton kaj similajn.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa transira al humida kontinenta klimato (Köppen Dwa). La jara averaĝa temperaturo estas 14 °C kaj varias inter 10-18 °C. Jare averaĝe pluvas 793 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed iom pli ofte inter majo-septembro.

Bildoj pri Ĵiĝao
Haveno
Lumturo
Urbopordego
Muzeo
Banko

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo
  • Nacia Parko

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]