Ĵoŭbi Suanĝing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vida testo de la Pitagora teoremo por la (3, 4, 5) triangulo kiel ĉe la verko "Ĵoŭbi Suanĝing" 500–200 a.n.e. La Pitagora teoremo estas rezulto de la Eŭklida metriko.

Ĵoŭbi Suanĝing aŭ aliliterume Zhoubi Suanjing (en ĉina: 周髀算經; Wade–Giles: Chou Pi Suan Ching) estas unu el la plej malnovaj ĉinaj matematikaj tekstoj. "Zhou" aŭ "Ĵoŭ" referencas al la antikva Dinastio Zhou (1046–256 a.n.e.); "Bi" signifas femuron kaj laŭ la libro, ĝi referencas al la gnomono de la sunhorloĝo. La libro estas dediĉita al astronomia observado kaj kalkulado. "Suan Jing" aŭ "klasiko de aritmetiko" estis aldonita poste honore al la atingoj de la libro en matematiko.

Tiu libro datas el la periodo de la Dinastio Ĵoŭ, kvankam ties kompilado kaj aldonado de materialo plue okazis el la dinastio Han (202 a.n.e.–220 p.n.e.). Ĝi estas anonima kolekto de 246 problemoj trovitaj de la Duko de Ĵoŭ kaj de lia astronomo kaj matematikisto, Ŝang Gao. Ĉiu demando havis sian nombran respondon kaj korespondan aritmetikan algoritmon. Tiu libro enhavas ankaŭ unu el la unuaj registritaj pruvoj de la Pitagora teoremo.

Komentistoj kiel Liu Hui (263 p.n.e.), Zu Gengĵi (komence de la 6a jarcento), Li Ĉunfeng (602–670 p.n.e.) kaj Ĝang Hui (1270 p.n.e.) etendis tiun tekston.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boyer, Carl B., A History of Mathematics, John Wiley & Sons, Inc., 2a eldono, (1991). ISBN 0-471-54397-7.
  • Tseng, Lillian Lan-ying (2011). Picturing Heaven In Early China. Harvard East Asian Monographs (1a eld.). Cambridge: The Harvard University Asia Center. ISBN 978-0-674-06069-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]