Ĵoazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ziziphus joazeiro

Biologia klasado
Superregno: Eukaryota
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Ziziphus
Specio: Ĵoazarbo
Ziziphus joazeiro
Mart. 1828
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĵoazo estas frukto de Ĵoazarbo, Ziziphus joazeiro, botanika specio de la familio de Ramnacoj, simbolo de la kaatingo de la brazila nordoriento; tre adaptita al varmaj, duonhumidaj ĝis duonaridaj klimatoj[1] Ĝi troviĝas ankaŭ en Bolivio kaj Paragvajo[2]

Floroj
Rigardo de arbo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbo estas ĉiamverda ĝis 12 m alta kaj ĝia trunko havas diametro de 3 ĝis 5 dm. En sia natura medio de la savano estas mezgranda, kun torditaj branĉoj protektitaj de dornoj. Tamen la specio bone adaptiĝas al plej humidaj lokoj, kie ĝi kreskas kiel gracia arbo alta ĉirkaŭ 15 metrojn. Ĝiaj folioj similas cinamajn foliojn, krom la iometa verda nuanco kaj pli membraneca konsistenco. Ĝiaj floroj estas malgrandaj, kremkoloraj, estigante sferajn, malgrandajn, flavecajn, dolĉajn fruktojn, kun semoj interne

Membro de la familio de Ramnacoj, ĝi estas mezgranda arbo en sia natura kaatingo kaj fermita medio, kun tordaj branĉoj protektitaj de dornoj. Tamen la specio bone adaptiĝas al pli humidaj lokoj, kie ĝi fariĝas eleganta arbo ĉirkaŭ 15 metrojn alta. Ĝiaj folioj similas cinamajn foliojn, krom la pli helverda tono kaj pli membraneca konsistenco. Ĝiaj floroj estas malgrandaj, kremkoloraj, estigante sferajn fruktojn, ankaŭ malgrandajn, flavecajn, dolĉajn, kun semo interne.

La arbo estas reputata pro pluraj kuracaj proprecoj. Inter ĝiaj kemiaj komponantoj elstaras C-vitamino, kafeino, betulina acido kaj saponinoj (ĉi-lastaj konsiderataj venenaj se konsumitaj en grandaj kvantoj). Ĝiaj fruktoj la ĵoazoj havas grandecon de ĉerizo, estas manĝeblaj kaj uzataj por fari ĵeleojn, krom havi riĉan ŝelon je saponino (uzata por fari sapon kaj purigajn produktojn por dentoj). Dum la seka sezono oni manĝigas brutojn per ili. La ekstrakto de ĵoazo estas uzata en la farmacia industrio en kosmetikaj produktoj, inter ili ŝampuoj kaj kremoj, kaj ankaŭ en denpastoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ziziphus joazeiro estis priskribita de Carl Friedrich Philipp von Martius kaj eldonita en Reise Bras. 581., en la jaro 1828.[3]

Etimologio

Ziziphus: gentnomo, kiu devenas, laŭ unu fonto, de la persa nomo zizfumzizafun, kvankam la kialo de ĝia apliko estas nekonata, kaj alia fonto diras, ke ĝi devenas de zizouf, la araba nomo de Ziziphus lotus, arbusta foliarbo. el Mediteraneo. Plinio la Maljuna ŝajne uzas la latinan nomon Zizyphus por jujubo.[4]

joazeiro: epiteto

Sinominio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. USDA, ARS, National Genetic Resources Program. GRIN (enlace roto disponible en Internet Archive; véase el historial, la primera versión y la última).. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. (17 ene 2008)
  2. Forzza, R. C. & et al. 2010. 2010 Lista de espécies Flora do Brasil. https://web.archive.org/web/20150906080403/http://floradobrasil.jbrj.gov.br/2010/.
  3. Jardim, A., T. J. Killeen & A. Fuentes. 2003. Guia Árb. Arb. Bosq. Seco Chiquitano i–x, 1–324. Fundación Amigos de la Naturaleza Noel Kempff, Santa Cruz de la Sierra.
  4. Killeen, T. J., E. García Estigarribia & S. G. Beck. (eds.) 1993. Guia Arb. Bolivia 1–958. Herbario Nacional de Bolivia & Missouri Botanical Garden, La Paz.
  5. Zuloaga, F. O., O. Morrone, M. J. Belgrano, C. Marticorena & E. Marchesi. (eds.) 2008. Catálogo de las Plantas Vasculares del Cono Sur (Argentina, Sur de Brasil, Chile, Paraguay y Uruguay). Monogr. Syst. Bot. Missouri Bot. Gard. 107(1): i–xcvi, 1–983; 107(2): i–xx, 985–2286; 107(3): i–xxi, 2287–3348.

Eksteraj ligoj kaj noto[redakti | redakti fonton]