Ĵonglado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵonglado
speco de sporto
cirkarto • objektmanipulado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Baza movo per tri pilkoj (kaskado).

Ĵonglado estas agado, kiu estas samtempe rigardata kiel ludo, sporto kaj arto. Plej malvaste, ĵonglado estas konstanta lerta ĵetado kaj kaptado de objektoj en la aero. Pli vaste, ĵonglado temas pri ĉiuj lertaj kaj artaj manuzoj de objektoj. Kiel arto, krom la tekniko, ofte gravas ankaŭ la korpa esprimo. Oni faras tion per diversaj objektoj kaj ofte prezentiĝas en varietoj, cirko, teatro, amuzejoj. Interdonado estas ĵonglado per pluraj ĵonglistoj kiuj interĵetas objektojn.

Ĵonglada historio[redakti | redakti fonton]

Tiu egipta murpentraĵo (datata de -1994 - -1791) ŝajnas bildigi aeran ĵongladon

La unuaj vestiĝoj konataj pri ĵonglo datas de antaŭ 4 000 jaroj. Tio estas murpentraĵoj malkovritaj en egiptaj tomboj de Beno Hasano. Aliaj ĵonglaj spuroj venas el tutmondo kaj multe da popoloj. Je la fino de la 17a jarcento, la apero de cirkoj renaskigas tiun arton. Tiu tempo konos plej altan gradon inter la du mondmilitoj, per la ĵonglisto Enrico Rastelo je Berlino. Nur ekde la jaroj 1980, la ĵonglado estas rekonata kiel sendependa arto, per nova formo kunigante aliaj artoj kiel danco aŭ teatro. Pri tiu movo famas la usona Michael Moschen kaj la franca Jérôme Thomas. De dudekjaro, la ĵonglantaro tre viglas kaj aktivas. Por popoligi la praktiko, ĵonglaj renkontiĝoj estas organizataj ĉirkaŭ la mondo. Teorie, skribsistemoj kreskiĝis, kiel la siteswap.

Ĵongliloj[redakti | redakti fonton]

Tipe oni ĵonglas pilkojn, klabojnringojn, sed preskaŭ ĉia objekto estas ĵonglebla. Ĵonglado inkluzivas ankaŭ diabolon, diablbastonon, kaj aliajn. Kelkaj teknikoj kiel kontaktĵongladofajra ĵonglado uzas aliajn specialajn objektojn. Unuciklado ne estas parto de ĵonglado, sed ofte la ĵonglistoj unuciklas kaj la unuciklistoj ĵonglas.

Bonegaj ĵonglistoj[redakti | redakti fonton]

Bonegaj ĵonglistoj, kiuj estas konataj almenaŭ en la ĵongladmondo, estas:

Anthony Gatto (usonano)
Jason Garfield (usonano)
Wes Peden (usonano)
Sergej Ignatov (ruso)
Vova kaj Olga Galchenko (rusoj)
Thomas Dietz (germano)
Enrico Rastelli (italo)
Luca Pferdmenges (germano)
Josh Horton (usonano)
Viktor Kee (ukraino)
Albert Lucas (usonano)
Kris Kremo (sviso)
Urs Rohrer (ankaŭ sviso)
Francis Brunn (naskita en Germanujo, post la dua mondmilito vivis li en la usono, mortinta en la jaro 2004)
Michael Moschen (kontaktĵonglisto kaj usonano)

Tipaj movaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kaskado per 5 pilkoj.
Duŝo per 3 pilkoj (siteswap 51).
Skatolo per 3 pilkoj (siteswap (4,2x)(2x,4)).
Fontano alitempa per 4 pilkoj.

Por la ĵeta ĵonglado, la bazaj movaĵoj estas jenaj. Ili estas figurataj per pilkoj kaj oni simile ĵonglas per ringoj, klaboj kaj aliaj. Ekde la jaroj 1980, la skribsistemoj kiel la siteswap pligrandigis la aron de la fareblaj movaĵoj.

Kaskadoj[redakti | redakti fonton]

La kaskado estas la baza movaĵo per nepara nombro de objektoj.

La Kaskado per 3 pilkoj: Tiun movaĵon ĉiu komencanto celas regi unue. Oni komencas per 2 pilkoj en la dekstra mano kaj unu en la maldekstra (aŭ inverse). Tiel, la dekstra mano ĵetas unu pilkon al la alia mano. Kiam la pilko estas je la plej alta punkto, la maldekstra mano ĵetas sian pilkon sube, liberiĝante por kapti la unuan pilkon. Same, kiam la dua pilko estas ja la plej alta punkto, la dekstra mano ĵetas la lastan pilkon, kaj tiel plu.

Anstataŭ ĵeti la pilkojn sub la kaptotaj, oni povas ĵeti ilin aliflanke per unu (duonduŝo) aŭ per ambaŭ manoj (inversa kaskado).

Duŝoj[redakti | redakti fonton]

La familio de la duŝoj priskribas la movaĵojn kiel la pilkoj laŭiras la saman vojiron. La duŝoj teorie fareblas per ĉiu (para kaj nepara) nombro de pilkoj. La plej lerta mano ĵetas la pilkojn alte al la alia mano, dum tiu ĉi kaptas kaj redonas la pilkojn al la unua mano ĉiam per rektaj ĵetoj. Per du objektoj, la movaĵo estas ofte regata ĉe multe da uloj (donoj manalmane anstataŭas la rektajn ĵetojn). Tio estas malbona movo, kiu bezonas esti forgesata por lerni la kaskadon. La siteswaps estas de 2 al 7 pilkoj : 31, 51, 71, 91, B1 kaj D1.

La duŝo per 3 pilkoj (siteswap 51): Por komenci, la dekstra mano ĵetas sekve 2 pilkojn al la maldekstra, kaj poste la maldekstra mano ĵetas rekte la pilkon (horizontale) al la unua mano, kiu ree ĵetas la pilkojn alte, kaj tiel plu.

Skatoloj[redakti | redakti fonton]

La skatolo (siteswap (4,2x)(2x,4)): tio estas movaĵo per samtempaj ĵetoj. Ĝia malfacileco estas ke la du ĵetoj devas esti samtempe sed al malsamaj direktoj. La skatoloj povas esti forme de U kaj de N.

Senordoj[redakti | redakti fonton]

Steve Mills ĉirkaŭ la dekjarfino 1980 malkovras ke la kaskadoj estas fareblaj inversante kaj malinversante la manoj. Tio pligrandigas la ebloj, ĉar tio braka movo estas farebla por ĉiuj la siteswaps.

La Milsa senordo (tre konata per la angla Mills mess): Kompare kun la kaskado, la Milsa senordo nur ŝanĝas la brakajn movojn. Ĝia siteswap estas do same. Ĝi fareblas teorie per iom ajn pilkoj.

Milsa meso per 3 pilkoj.
Milsa meso per 3 pilkoj.

Fontano[redakti | redakti fonton]

Fontano estas la baza movaĵo per para nombro de objektoj. Ĉiu mano ĵonglas ĉiam samam duonon de la ĵonglaĵoj. Ekzemple, en fontano per 4 ĵonglaĵoj, ĉiu mano ĵonglas po du objektojn sendepende. Fontano povas esti samtempa (ambaŭ manoj ĵetas samtempe) aŭ malsamtempa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]