Ĵores Alfjorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵores Alfjorov
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
membro de la ŝtata Dumao
Zhores Alfyorov (2011-12-14).jpg
Persona informo
Жоре́с Ива́нович Алфёров
Жарэ́с Іва́навіч Алфёраў
Naskiĝo 15-an de marto 1930 (1930-03-15)
en Vicebsko
Morto 1-an de marto 2019 (2019-03-01) (88-jara)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro hipertensia krizo [#]
Tombo Cemetery in Komarovo [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco SovetunioRusio [#]
Alma mater Sanktpeterburga Elektroteknika Universitato [#]
Partio Komunista Partio de Sovetunio [#]
Familio
Edz(in)o Tamara Darskaya [#]
Profesio
Okupo fizikistopolitikistoinventisto • membro de la ŝtata Dumao [#]
Laborkampo duonkonduktaĵa fiziko • fizikoduonkonduktaĵopolitiko [#]
Aktiva en Moskvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĵores Ivanoviĉ ALFJOROV (ruse Жорес Иванович Алфёров; naskiĝis la 15-an de marto 1930 en Vitebsk, Belorusio, mortis 1-an de marto 2019 Sankt-Peterburgo, Rusio) estas sovetia kaj rusia fizikisto, nobelpremiito 2000 pro la ellaboro de duonkonduktantaj heterostrukturoj kaj kreo de rapidaj opto- kaj mikro-elektronaj komponentoj. Liaj esploroj ludis grandan rolon en la informadiko. Li estas deputito de la Dumao de Rusia Federacio, estis iniciatinto de la establo de la premio Globala energio (kies fondintoj estas Gazprom, RAO "Unuigita Energetika Sistemo" (RAO UES), Jukos kaj kompanio Surgutneftgaz (2005)). Ĝis 2006 li gvidis Internacian komitaton pri premiado je la premio «Globala energio».

Bibligrafio[redakti | redakti fonton]

Ĵores Alfjorov naskiĝis en belorusa-hebrea familio de Ivan Kaproviĉ Alfjorov kaj Anna Vladimirovna Rozenblum, kiu devenis de la loko Ĉaŝniki. La nomon li ricevis honore al Jean Jaurès, fondinto de la ĵurnalo «L'Humanité» kaj gvidanto de la socialista partio. La antaŭmilitajn jarojn li pasigis en Stalingrado (Volgogrado), Novosibirsk, Barnaul kaj Leningrada provinco. Dum la milito la familio translokiĝis en Sverdlovskan provincon kaj post la fino de la milito venis al Minsk.

Alfjorov havas pli ol 500 sciencajn verkojn, 3 monografiojn kaj ĉirkaŭ 50 inventaĵojn.

Politike li estas komunisto kaj en la balotoj 2007 por la Ŝtata Dumao de la Federacia Kunveno de la 5-a kunvoko estas la dua numero en la federacia listo de la Komunista Partio de Rusia Federacio.