Ĵurasio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sceno el fantazifilmo

Ĵurasio [1] estas la dua (meza) epoko de la geologia erao mezozoiko. Tiel nomiĝas ankaŭ la ŝtonaĵ-tavolo, kiu formiĝis en tiu tempo. Ĵurasio, kiu subdividiĝas je liaso (ankaŭ: suba ĵurasio), dogero (meza ĵurasio) kaj malmo (supra ĵurasio), komenciĝis antaŭ proksimume 199 milionoj kaj ĉesis antaŭ proksimume 145 milionoj da jaroj, kiam komenciĝs la kretaceo.

Dum la ĵurasio aperis vostaj amfibioj, grandkorpaj dinosaŭroj, prabirdoj, flugantaj reptilioj, rampuloj; abundis en la epoko la amonitoj kaj maraj rampuloj. Tiam komenciĝis la regado de la dinosaŭroj.

Dum frua ĵurasio disrompiĝis la praa kontinentego Pangeo je la partoj Nordameriko, Eŭrazio kaj Gondvano. En malfrua ĵurasio ankaŭ Gondvano dispeciĝis.

La ĵurasia klimato estis varma.

La deveno de la esprimo

La vorto Ĵuraso/ĵurasio origine devenas el la kelta lingvo (ĵor = arbaro). Ĵuraso estas la nomo de montaro en Svislando kaj Francio. Unue Alexander von Humboldt enkondukis en 1795 la esprimon ĵurasia ŝtonaĵo por la nomdona kalkŝtonaĵo el la svis-franca Ĵuraso. Poste la esprimo estis enkondukita de Alexandre Brongniart (1829) por karakterizi la geologian ŝtonformacion Ĵurasio.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 507